Koło
| Koło | |||||
| germane: Warthbrücken | |||||
| Flago | Blazono | ||||
|
| |||||
| urba komunumo | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| |||||
Mapo
| |||||
| Genitivo de la nomo | Koła | ||||
| Provinco | Grandpollando | ||||
| Distrikto | Distrikto Koło | ||||
| Speco de komunumo | Urba | ||||
| Urba komunumo | Jes | ||||
| Aglomeraĵo | - | ||||
| Fondita en | 13-a jarcento | ||||
| Urborajtoj | 1362 | ||||
| Koordinatoj | 52° 12′ N, 18° 38′ O (mapo)52.218.633333333333Koordinatoj: 52° 12′ N, 18° 38′ O (mapo) | ||||
| Alto super la marnivelo | 110 m | ||||
| Areo | 13,85 km² | ||||
| Loĝantaro | 20380 (en 2021) | ||||
| Loĝdenso | 1 471 loĝ./km² | ||||
| Poŝtkodo | 62-600 do 62-602 | ||||
| Telefona antaŭkodo | (+48) 63 | ||||
| Aŭtokodo | PKL | ||||
| TERYT | 4304109011 | ||||
| Estro | Krzysztof Witkowski (ekde 2018) | ||||
| Titolo de estro | Urbestro | ||||
| Nomo de estraro | Rada Miejska Koła | ||||
| Adreso de estraro | ul. Mickiewicza 12 | ||||
| Poŝtkodo de estraro | 62-600 | ||||
| Ĝemelaj urboj | (Germanio) Reinbek (Ukrainio) Ladiĵin | ||||
| Komunuma retejo | http://www.kolo.pl | ||||
Koło [koŭo], jen pole, germane historie Warthbrücken, estas urbo en la administra provinco (historie vojevodio) Grandpollando de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de ankaŭ samnoma distrikto Koło. Fine de 2021 en la urbo vivis 20 380 loĝantoj.



Historio
[redakti | redakti fonton]La urbo estis kreita de pola reĝo Kazimiro la 3-a (Pollando) kaj ĝi ricevis en la jaro 1362 la urborajtojn, kaj de tiam la urbo Koło estis nomata la reĝa urbo kaj tie de la 15a ĝis la 18a jc okazadis la Sejmetoj de Grandpolio. Unu el la plej gravaj eventoj en historio de Pollando okazis somere 1468 ĝuste en Koło, tiam okazis tie la unua plena Sejmeto de Vojevodio kun la persona ĉeesto de pola reĝo Kazimiro la 4-a (Pollando-Litovio) kaj tiam oni elektis la lokajn parlamentanojn por la unua plena pola parlamento nomata Sejmo de Krono de la Regno de Pollando kun partopreno de parlamentanoj elektitaj en Sejmetoj de ĉiuj Vojevodioj (provincoj) - ĝi okazis oktobre 1468 en Piotrków Trybunalski. Koło restis la sidejo de la Parlamento de Grandpollando ĝis 1716. Dum ĉi tiu tempo, la urbo evoluis en centron de komerco kaj metioj. La antaŭurbo Zduny de la urbo aperis dum la 16-a jarcento sur la dekstra bordo de la rivero Varto kaj ricevis sian propran administradon en 1559. Dum la 17-a jarcento, la urbo estis detruita plurfoje: en 1622 de la trupoj de Lisowczyk kaj en 1655 de la sveda armeo. Fine de la 17-a jarcento, la urbo fariĝis parto de la provinco Kalisz.
En 1793, la urbo fariĝis parto de la Reĝlando Prusio. En 1807, Koło fariĝis parto de la Duklando Varsovio kaj en 1815, parto de Kongresa Pollando. En 1842, Josef Freudenreich konstruis argilaĵfabrikon. En 1867, la urbo fariĝis la sidejo de sia propra distrikto (powiat). Post la Unua Mondmilito, fervoja konekto al Varsovio kaj Poznano estis establita.
Internacia kunlaboro
[redakti | redakti fonton]
Reinbek (Ŝlesvigo-Holstinio), Germanio
Ladiĵin (Ладижин, Vinica provinco), Ukrainio
Famuloj ligitaj kun la urbo
[redakti | redakti fonton]- Bartolomeo de Bydgoszcz, leksikigrafo
- Wiesław Binienda, doktoro pri mekanika inĝenierarto, profesoro en Akron, esploranto de akcidento de pola aviadilo en Smolensk en parlamenta komisiono de Antoni Macierewicz
- Janusz Kapusta, desegnisto, kreinto de solido "K-dron"
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Michał Rawita-Witanowski, Wielkopolskie miasto Koło (Grandpolia urbo Koło), Piotrków 1912
- Józef Burszta, 600 lat miasta Koła (600 jarojn de la urbo Koło), Poznań 1963
- Piotr Maluśkiewicz: Ziemia konińska: przewodnik turystyczny La tero de Konin. Turisma gvidilo. Konin: Żychlin: "Apeks", 1997. ISBN 83-86139-28-5.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]-
La paroka preĝejo de Sankta Kruco en Koło, el la 15a jc.
-
La preĝejo kaj monaĥejo de Bernardenoj en Koło
-
La monumento de solido "K-dron", staranta apud la distriktejo en Koło
-
valo de la rivero Varto
-
bazlernejo numero 3





