Imperio de Vjetnamio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imperio de Vjetnamio
11-a de marto 1945 – 25-a de aŭgusto 1945

historia lando
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr

La Imperio de Vjetnamio (en vjetnama: Đế quốc Việt Nam; en ĉina skribo: 越南帝國; en japana: ベトナム帝国) estis mallongdaŭra pupa ŝtato de Japana Imperio[1] kiu regis la tuton de Vjetnamio inter la 11a de marto kaj la 23an de aŭgusto, 1945.

Mr Trần-trọng-Kim de 1945.

Dum la Dua Mondmilito, post la falo de Francio kaj la establo de la Francio de Vichy, la francoj perdis praktikan kontrolon en Franca Hindoĉinio profite al japanoj, sed Japanio restis en la fono dum oni donis al la administraciantoj de la Reĝimo de Vichy teorian kontrolon. Tio ŝanĝis la 9an de marto 1945 kiam Japanio oficiale enpoviĝis. Por akiri la subtenon de la Vjetnama popolo, Imperia Japanio deklaris, ke ĝi revenigos suverenecon al Vjetnamio. Imperiestro Bảo Đại deklaris la Traktaton de Huế faritan kun Francio en 1884 malvalida. Trần Trọng Kim, fama historiisto kaj fakulo, estis elektita kiel ĉefministro.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lebra, Joyce C. Japan's Greater East Asia Co-Prosperity Sphere in World War II: Selected Readings and Documents. New York: Oxford University Press, 1975, p. 157, 158, 160
  2. Chieu, p. 301.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Vu Ngu Chieu (Februaro 1986). "The Other Side of the 1945 Vietnamese Revolution: The Empire of Viet-Nam". Journal of Asian Studies. 45 (2).