Granda Kruco de la Honora Legio • Grand Cross of the Royal Order of Cambodia • Grand cross of the Order of the Million Elephants and the White Parasol • Granda Kruco de la ordeno de la Krono • Grand Cross of the Order of Wissam El Alaouite [#]
Bảo Đại (Nguyễn Phúc Vĩnh Thụy naskiĝis la 22-an de oktobro 1913, mortis la 30-an de julio 1997) estis la lasta imperiestro de la Imperio de Vjetnamio. Li surtroniĝis la 8-an de januaro 1926 alprenante la nomon Bảo Đại. Sub la premo de revoluciaj fortoj la 30-an de aŭgusto 1945 li solene abdikis. En la jaroj 1946-1949, kiel ordinara civitano li estis parlamentano kaj konsilanto de la registaro de Ho Chi Minh. En 1949 li iĝis ĉefministro de porfranca registaro de Vjetnamio, kaj baldaŭ poste denove ŝtatestro (vjetname: Quốc trưởng). Post la falo de francoj kaj disdivido de la lando, rezulte de la referendumo farita en 1955, li estis denove devigita abdiki. De tiu tempo li elmigris kaj ne plu ludis politikan rolon. Fervora briĝisto.
Bảo Đại, Con rong Viet Nam: hoi ky chanh tri 1913–1987 Los Alamitos 1990 CA: Nguyen Phuoc Toc (distributed by Xuan Thu Publishing). OCLC 22628825
Bruce McFarland Lockhart, The End of the Vietnamese Monarchy. Lac Viet Series 15. New Haven, CT: Yale Center for International and Area Studies, 1993 ISBN 9780938692508