Johan Ludvig Heiberg (verkisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Johan Ludvig Heiberg, hejme

Johan Ludvig HEIBERG (naskiĝinta la 14-an de decembro 1791 en Kopenhago, mortinta la 25-an de aŭgusto 1860 en Ringsted-Bonderup) estis dana verkisto, kritikisto, estetikisto kaj matematikisto. Lia edzino estis Johanne Luise Heiberg.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Pro proskribiĝo de la patro (kiu vivis ekzile en Franclando) Johan Ludvig ne rajtis edukiĝi fare de la patrino. Nur kiam li estis studento li trovis ĉe ŝi hejmon: la patrino nuptis intertempe la baronon Gyllembourg-Ehrensvärd. Tie li tre profitis de la kultura malfermiteco kaj disvolvis meze de amikoj siajn talentojn artistajn. En 1813 li aperis per la verko »Marionettheatret«, per prilaboro de »Don Juan« kaj per romantikisma dramo »Pottemager Walte«. Inter multaj aliaj atentiĝis ankaŭ Adam Oehlenschläger pri li. Instigite per literaturaj studoj ampleksaj li verkis en 1816 la teatrajon »Frisch gewagt ist halb gewonnen« kaj en 1817 la tezon doktorigan latinlingvan »De poëseos dramaticae genere hispanico, praesertim de Petro Calderone de la Barca«.

Kiam li parodie primokis en 1816 per la fama komedio »Julespøg og Nytårsløjer« laŭ la stilo de la germanaj romantikuloj la severecon de Ingemann, li kaŭzis veran kverelon en kiu ludis certan rolon ankaŭ Nicolai Grundtvig. Inter 1819–22 Heiberg estis en Parizo, inter 1822-25 li estis lektoro en Kiel. Post vizito en Berlino ĉe Hegelo en la jaro 1824 li dediĉis sin al la diligenta studo de la verkoj hegelaj. Sub iliaj influoj estiĝis en 1824 la skribitaĵo »Om den menneskelige Frihed«. Ĝi konatigis Hegel en Danlando. En similaj spuroj estas la skribaĵo »Über die Bedeutung der Philosophie für die Gegenwart« (1833) kaj la gazeto »Perseus, Journal for den spekulative Idé«. En 1829 li transprenis la postenon de teatra poeto. Inter 1830-36 li estis instruisto ĉe la Armea universitato de Kopenhago.

Graveco literatura[redakti | redakti fonton]

En Parizo li tre studis la draman arton de la francoj kaj speciale la Vodevilon. Entuziasmiĝinte pri scenejreformaciaj ideoj li decidis enkonduki en Danio tiun ĉi ĝenron. Per leĝera kaj komiketa prezento de ĉiutaga vivo kune kun muzikaĵoj li pensis povi revivigi la spiriton nacian de Holberg kaj malantaŭenpuŝi romantikismaĵojn troajn. Li verkis en 1825 »Kong Salomon og Jørgen Hattemager«, al kiu sekvis »Aprilsnarrene« (1825), » Recensenten og Dyret« kaj »Der 28. Januar« (ambaŭ en 1826). Por renkonti multajn atakojn direktitaj kontraŭ tiu ĉi "nova" ĝenro li verkis en 1826 »Om Vaudevillen som dramatisk Digtart«. Tiu ĉi ekspertizo tre valoris ĝis la veno de ideoj de Georg Brandes por danaj kritistoj.

Inter la multaj verkoj, kiuj poste prezentitis pli kaj pli sukcese, menciindas: »Et Eventyr i Rosenborg Have« (1827), la romantikisma- nacia muzikteatraĵo »Elverhøj« (1828; li uzis tie ĉi - por plifortigi la romantikisman koloriĝon - majstre la popolkantadon), »De Uadskillelige« (1830; eble la plej granda komedio), »Nej« (1836), »Ja« (1839), »Ulla skal paa Bal« (per ĝi li konatigis Carl Michael Bellman en Danio) kaj la fabla komedio »Elfen« (laŭ Ludwig Tieck, 1835) kiel ankaŭ »Fata Morgana« (1838).

Aperis en 1840 »Neue Gedichte«, kiu - krom la afabla ciklo romantika »De Nygifte«  kaj la satira komedio »En Sjæl efter Døden« - nombriĝu inter la plej gravaj verkoj de li. Intertempe li eldonis inter 1827-30 la semajngazeton literaturan »Den flyvende Post« kie li kritike kaj polemike skribis kontraŭ la disvastiĝinta amatorismo en arto kaj artoŝato. La pli malfruajn verkojn de Oehlenschläger kaj de liaj epigonoj li kritikadis. Simile agadis artikoloj ĉe »Interimsblade« (1834–37) kaj »Intelligensblade« (1842–43). Heiberg kvazaŭ kontinuigis la agadon de August Baggesen batalante kontraŭ troa romantikisma modo. Sed lia stilo estis pli deca kaj nobla. Li komencis sistemajn kritikojn bazitaj sur hegelaj principoj objektivaj. Ĉar li pensis ke literaturo nova estiĝus aŭtomate danke al observado de formalaĵoj li faris malmulte por ŝanĝi la socion. Sed el tio naskiĝis poste la nova realisma literaturo. Dum la lastaj vivjaroj li iĝis kontraŭulo de liberalismo kaj izoliĝis dediĉante sin al astronomiaj amatoraĵoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 9. Leipzig 1907, p. 57-58, kiu legeblas tie ĉi interrete.