Nicolai Grundtvig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Nicolai Grundtvig
member of the Folketing
N-f-s-grundtvig-portræt.jpg
Persona informo
Nikolaj Frederik Severin Grundtvig
Naskiĝo 8-an de septembro 1783 (1783-09-08)
en Udby
Morto 2-an de septembro 1872 (1872-09-02) (88-jara)
en Kopenhago
Tombo Q110304837 [#]
Religio luteranismo [#]
Lingvoj dana [#]
Ŝtataneco Danio [#]
Alma mater Universitato de Kopenhago [#]
Familio
Gefratoj Otto Grundtvig [#]
Edz(in)o Elisabeth Christina Margrethe Blicher • Marie Toft • Asta Grundtvig [#]
Infanoj Svend Grundtvig • Johan Grundtvig • Asta Marie Elisabeth Frijs Grundtvig [#]
Parencoj Henrich Steffens [#]
Profesio
Alia nomo N.F.S. Grundtvig [#]
Okupo poeto • historiistofilozofo • teologo • verkisto • himnoverkisto • pastoropolitikistotitulara episkopo • filologo [#]
Laborkampo filozofio [#]
Verkado
Verkoj Hil dig, frelser og forsoner [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
N. F. S. Grundtvig

Nikolaj Frederik Severin GRUNDTVIG (naskiĝis la 8-an de septembro 1783, mortis la 2-an de septembro 1872) (prononce en dana ˈneɡ̊olaɪ̯ˀ ˈfʁaðˀʁæɡ̊ ˈsɛʋəʁin ˈɡ̊ʁɔnd̥ʋi), plej ofte aludata simple kiel N. F. S. Grundtvig estis dana pastro, aŭtoro, poeto, filozofo, historiisto, instruisto kaj politikisto. Li estis unu el plej influaj gravuloj en la dana historio, ĉar lia filozofio starigis novan favoran formon de naciismo en la lasta duono de la 19-a jarcento. En lia pensado li emfazis la konon de la propra kulturo kaj de ties valoro, sen ŝovinismo. Tiele li lanĉis lernejojn, staĝejojn por plenkreskuloj, tranlanda reto de la popolaj altlernejoj. Li edziĝis trifoje, el kiuj laste kiam li estis jam 75-jaraĝa.

Grundtvig kaj liaj sekvantoj estis ege influaj en la formulado de moderna dana nacia konscio. Dum lia tempo, Danio estis implikita en luktoj kun Prusio, kiu degeneris en 1864 en militon en kiu Danio perdis. Grundtvig komprenis, ke la malforto de Danio estis antaŭ ĉio en la manko de socia kohezio. Ĝis la milito la dana gvidado baziĝis sur malgranda burĝa klaso kiu starigis naciisman politikon, dum etaj kaj mezgrandaj kamparanoj konsistigis la plimulton de la popolo. Post la perdo en la milito la reĝimo estis anstataŭigita per demokratio, kiu forte baziĝis sur la popola subteno de la kamparanoj. Tio postulis spirite kaj mense maturan kamparanklason kapablan trakti ŝtatadministradon. Grundtvig celis krei tian statuson per la movado de siaj popularaj lernejoj.

Lia pensado pri edukado[redakti | redakti fonton]

Grundtvig estas la ideologia patro de la popolaj mezlernejoj. Tiuj lernejoj traktis legopovon kaj suplementan edukon por plenkreskuloj. Li reklamis reformojn ĉe la Sorø Akademi, kiu igis altedukon pli populara inter la dana populacio. Li kredis ke la universitato, pli ol ĝi devus eduki akademiulojn, devus eduki homojn kiuj estas aktivaj en sia socio kaj komunumo. Tial utilaj kapabloj, kaj ankaŭ historio kaj nacia poezio devus okupi konsiderindan parton de la instruado. Tiu ĉi ideo estis tre proksima al esti realigita dum la regado de Christian la 8-a, Reĝo de Danio, kies edzino, Carolina Amalie, estis fervora subtenanto de Grunstwig. La morto de la reĝo en 1848 kaj la postaj politikaj malordoj ĉesigis tiujn planojn. Tamen unu el la subtenantoj de Gruntwig, Kristen Kold, jam tiam ekfunkciigis la unuan plenkreskan bazlernejon – fenomeno kiu disvolviĝis tra la jaroj.

La ambicioj de Grundtvig por eduka reformo ne estis limigitaj al plenkreskaj publikaj lernejoj; Li ankaŭ revis pri starigo de la Universitato de Granda Skandinavio - kiu situus ĉe la simbola punkto de la intersekciĝo inter la tri skandinavaj landoj, en Göteborg en sveda teritorio. La universitato, tiel kiel li imagis ĝin, estus dividita en du instituciojn direktitajn fronte al du populacioj en la skandinavaj popoloj: Plenkreska bazlernejo sub la nomo "Lernejo de la vivo", kiu funkcios por publika, patriota, kaj tamen mense malferma edukado, kaj akademia universitato sub la nomo "Lernejo de Pasio", kiu funkcios al alta akademia normo en la homsciencoj kaj la sciencoj ĝenerale.

La komuna denominatoro de ĉiuj instruaj klopodoj de Grundtvig estis la apogo al spirito de libereco, poezio kaj kreivo ene de ĉiuj branĉoj de instrua vivo. Li reklamis valorojn kiel saĝeco, kompato, nacia identeco kaj egaleco. Li kontraŭbatalis reĝimojn de taksado, inkluzive de testoj kiuj mezuras kaj reduktas la homan spiriton. Anstataŭe Grundtvig kredis je la evoluo de homa kreivo kiel daŭrigo de la kreivo eneca en la universala ordo de vivo; Tiel spirito de libereco, kunlaborado kaj malkovro devus servi holisme por individuoj, scienco, arto kaj civila socio.

Grundtvig-programo de Eŭropa Unio[redakti | redakti fonton]

Lastatempe Eŭropa Unio kreis laŭ lia nomo projekton de interŝanĝoj, ĉar fakte Grundtvig estis pioniro de la movado por konstanta lernado, tio estas lernado dum la tuta vivo. Lia tiutema verko Memorandum ankoraŭ validas. Por Grundtvig ĉiu persono aliru en ĉiu aĝo al kvalita lernado, kiu disponigu al tiu persono konojn, civitanan edukon kaj personan disvolviĝon. La programon Grundtvig de Eŭropa Unio plie partoprenas Norvegio, Islando, Svislando kaj Turkio.

Plia legado[redakti | redakti fonton]

En angla[redakti | redakti fonton]

  • A. M. Allchin (1998). N.F.S. Grundtvig. An Introduction to his Life and Work. laŭ N. O. Lossky, London: Darton, Longman kaj Todd. ISBN 87-7288-656-0. The single most important work on Grundtvig in English.
  • A. M. Allchin, eld. Heritage and Prophecy: Grundtvig and the English-Speaking World. ISBN 1-85311-085-X. Essays by leading international Grundtvig scholars.
  • S. A. J. Bradley, tr., eld. (2008). N. F. S. Grundtvig: A Life Recalled. An Anthology of Biographical Source-Texts. Aarhus University Press. ISBN 978-87-7288-969-6. Detalaj dokumentoj pri vivo kaj verko. Komplemente al Allchin (1998).

Gravas artikoloj en angla publikitaj en jarlibro Grundtvig-Studier (Grundtvig Studies) el 1948. Dana estas la ĉefa lingvo, sed ankaŭ anglaj artikoloj elstaras ĉefe laste.

En aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj verkoj pri Grundtvig estas serio de disertacioj publikitaj el fondo de Grundtvig-selskabet (La Grundtviga Societo). Tio inkludas:

  • Aarnes, Sigurd Aa. (1960). Historieskrivning og livssyn hos Grundtvig. Oslo: Universitetforlaget.
  • Auken, Sune (2005). Sagas spejl. Mytologi, historie og kristendom hos N.F.S. Grundtvig. Copenhagen: Gyldendal. ISBN 87-02-03757-2
  • Bugge, Knud Eyvin (1965). Skolen for livet. Copenhagen: GAD.
  • Christensen, Bent (1998). Omkring Grundtvigs Vidskab. Copenhagen: GAD. ISBN 87-12-03246-8
  • Grell, Helge (1980). Skaberånd og folkeånd. Copenhagen: Grundtvig-Selskabet. ISBN 87-7457-072-2
  • Grell, Helge (1987). Skaberordet og billedordet. Aarhus: Anis. ISBN 87-981073-0-5
  • Heggem, Synnøve Sakura (2005): Kjærlighetens makt, maskerade og mosaikk. En lesning av N. F. S. Grundtvigs "Sang-Værk til den Danske Kirke". Oslo.
  • Høirup, Henning (1949). Grundtvigs Syn på Tro og Erkendelse. Copenhagen: Gyldendal.
  • Lundgreen-Nielsen, Flemming (1980). Det handlende ord. Copenhagen: GAD. ISBN 87-503-3464-6
  • Michelsen, William (1954). Tilblivelsen af Grundtvigs Historiesyn. Copenhagen: Gyldendal.
  • Thaning, Kaj (1963). Menneske først — Grundtvigs opgør med sig selv. Copenhagen: Gyldendal.
  • Toldberg, Helge (1950). Grundtvigs symbolverden. Copenhagen: Gyldendal.
  • Vind, Ole (1999). Grundtvigs historiefilosofi. Copenhagen: Gyldendal. ISBN 87-00-37308-7

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]