Christian Friedrich Rolle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christian Friedrich Rolle
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1681 (1681-01-01)
en Halle (Saale)
Morto 1-an de januaro 1751 (1751-01-01) (70-jaraĝa)
en Magdeburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo orgenistokomponisto
vdr

Christian Friedrich ROLLE (* 14-an de aprilo 1681 en Halle (Saale); † 25-an de aŭgusto 1751 en Magdeburg) estis germana orgenisto kaj komponisto de la baroko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Rolle devena, simile al Johann Sebastian Bach, el mezgermana muzikistofamilio, kies hejmurbo estis Halle kaj kies unua dokumentebla reprezentanto estis la ŝalmisto Simon Rolle, menciita en la jaro 1681 en Halle. Pri la infanaĝo kaj junaĝo de Christian Friedrich Rolle nenio estas konata.

Rolle fariĝis en la jaro 1709 urba kantoro en Quedlinburg ĉe la preĝejo St. Benedicti kaj edzinigis en la jaro 1711 la filinon de oficiro, Anna Sophia Kramer el Halberstadt. Rolle partoprenis en la jaro 1716 je la revizado de la elstara orgeno de la Maria-preĝejo en Halle, konstruita far Christoph Cuntzius. Krom li ankaŭ Johann Sebastian Bach kaj Johann Kuhnau el Lepsiko estis orgenekspertizistoj.

La 19-an de novembro 1721 Rolle estis vokita kiel sukcedanto de Benedictus Christiani en la ĉefkantorejon de la preĝejo St. Johannis en Magdeburg kaj tie instalita en sian postenon la 13-n de februaro 1722. Ĉe la Malnovurba Gimnazio de Magdeburg li instruis muzikon, sed estis pro sia alta renomo liberigita de ĉiuj aliaj instrudevoj.

En la jaro 1722 Rolle kandidatiĝis krom Johann Friedrich Fasch kaj Georg Philipp Telemann pri la sukcedo de la mortinta lepsika Thomas-kantoro Johann Kuhnau, la postenon tamen ricevis finfine Johann Sebastian Bach.

Idoj[redakti | redakti fonton]

Christian Friedrich Rolle havis kvar filojn, el kiuj lia tria filo Johann Heinrich Rolle estis edukata far sia patro kaj fariĝis ankaŭ muzikhistorie grava komponisto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Matthäus-Passion (1728)
  • Das bis zum Tode am Creutz geduldige Lamm Gottes, Passion nach Markus (1737)
  • Johannes-Passion (1738)
  • Lukas-Passion (1744)
  • Matthäus-Passion (Zweite Komposition) (1747)
  • Violin-Sonate G-Dur