Daniel Roth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Daniel Roth
Persona informo
Naskiĝo 12-an de decembro 1801 (1801-12-12)
en Sibiu
Morto 25-an de aŭgusto 1859 (1859-08-25) (57-jaraĝa)
en Iași
Profesio
Okupo kuracisto vd
vdr

Daniel ROTH (naskiĝinta la 12-an de decembro 1801 en Sibio, mortinta la 25-an de aŭgusto 1889 en Iași) estis transilvania verkisto politika kiu apartenis al la minoritato de la transilvaniaj saksoj. Pri Roth literaturscience esploradis i.a. Udo-Peter Wagner.[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de ĉarpentisto li frekventis Brukenthal-gimnazion kaj iris Vienon por studi teologion. Sekve li iĝis instruisto en Sibio kaj evangelia pastoro en Iași. Poste li studis medicinon en Munkeno kaj doktoriĝis ankaŭ pri kirurgio. Reveninte patrujen li tamen reorientiĝis je animzorgado kaj iĝis paroĥestro en Cașolț. La revolucio necesigis fuĝon en 1849 en Muntenion. En julio 1849 li ekdeĵoris kiel municipa doktoro en Râmnicu Vâlcea kaj ĉefkuracisto de la garnizona hospitalo de Târgu Ocna. Pli malfrue li aktivis armekuraciste en Iași.

Verkistece[redakti | redakti fonton]

Roth pensis ke beletra literaturo ja povus modernigi la politikan sistemon. En 1842 li postulis sincere krei muzan almanakon germanlingvan en Transilvanio. Historiromanoj krome helpus: el tio naskiĝis Landskron (rakonto el la 16-a jarcento) kaj Der Kurutzenanführer (rakonto el la 18-a jarcento) kiuj publikigitis ĉe Stundenblumen der Gegenwart (Brașov 1841 kaj 1847). Sekvis Der Pfarrhof zu Klein-Schenk, vaterländische Erzählung aus dem Anfang des 18. Jahrhunderts (Sibio 1847), Johann Zabanius, Sachs von Harteneck, politischer Roman (Sibio 1847), Die Wahlfürsten (noveloj el la 17-a jarcento; ĉe Transsilvania, 1847).

Sed la plej grava laboraĵo tia estis sendube pri Johann Sachs von Harteneck (Johann Zabanius, Sachs von Harteneck, Sibio 1847). Ĉie li rakontis - ofte ravige kaj kortuŝe - la sorton de la germanlingvanoj kaj ilia fideleco al la imperiestro en Vieno. Pri aliaj etnoj en Transilvanio neniam io malbona diritis.

Malpli perfektaj estas iliaj dramoj! Inter ili plej gravas Don Raphael (Brașov 1842); la tragedio Rakoczy und Barcsay ne rajtis sursceniĝi en 1843 pro politikaj kialoj. En politika broŝuro Roth traktis la unuiĝon de Transilvanio kun Hungario kaj eĉ filozofiis pri ebla daki-rumania monarkio sub aŭstria krono (Sibio 1848).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Dissertatio de mutuo animae et corporis commercio, Sibio 1834
  • Landstreu. Erzählungen aus dem fünfzehnten Jahrhundert, Brașov 1841
  • Der Kurutzen-Anführer. Eine Erzählung aus dem Anfang des 18. Jahrhunderts, Brașov 1841
  • Der Pfarrhof zu Kleinschenk. Vaterländische Erzählung aus dem Anfang des 18. Jahrhunderts (Curtea preotească din Cincșor), eldonejo Hochmeister'sche Buchhandlung, Sibio 1846
  • Johann Zabanius, Sachs von Harteneck, politika romano, 1847
  • Von der Union und nebenbei ein Wort über eine mögliche dakoromänische Monarchie unter Oesterreichs Krone. Geschrieben in Mai 1848, Sibio 1895

dramoj[redakti | redakti fonton]

  • Don Raphael. Trauerspiel in fünf Aufzügen, Brașov 1841
  • Der Königsrichter von Hermannstadt. Drama in fünf Aufzügen, Brașov 1841
  • Die Normannen in Italien. Drama in fünf Abteilungen, eldonejo Johann Gött, Brașov 1844
  • Amalasontha oder die Kinder des Waldes. Drama in fünf Aufzügen (surscenigite en Sibio en la 25.9.1843)
  • Rákczy und Bartsai. Ein Schauspiel in fünf Akten (sursceniĝo malpermesitis)

Fonto[redakti | redakti fonton]

Roth, Johann, "Roth, Daniel" ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie 29 (1889), p. 305-306 (tie ĉi interrete)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Fremde im eigenen Land - Roma zwischen Stigmatisierung und Romantisierung". Pri du kongresoj faritaj en Sibio en la 2007-a jaro.