Aaliyah

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aaliyah
Aaliyah-02.jpg
Persona informo
Naskonomo Aaliyah Dana Haughton
Aliaj nomoj Aaliyah
Naskiĝo 16-an de januaro 1979 (1979-01-16)
en Broklino
Morto 25-an de aŭgusto 2001 (2001-08-25) (22-jara)
en Marsh Harbour
Mortokialo aviadila akcidento
Tombo Ferncliff Cemetery
Lingvoj angla
Loĝloko DetrojtoBroklino
Ŝtataneco Usono
Alma mater Detroit School of Arts
Subskribo Aaliyah
Familio
Frat(in)o Rashad Haughton
Edz(in)o Damon Dash • R. Kelly
Okupo
Okupo aktoro • filmaktoro • kantistomodelobaleta dancistomuzikistodancisto • modmanekeno
TTT
Retejo http://www.aaliyah.com/
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Aaliyah Dana Haughton (Novjorko, Usono, la 16-an de januaro 1979 – mortis ĉe insulo Abaco, Bahamoj, la 25-an de aŭgusto 2001) estas usona kantistino, produktistino, dancistino, kantistino kaj manekeno. Ŝi iĝis fama ekde mezo de la 1990-aj jaroj, interalie per kantoverkoj de R. Kelly, Missy Elliott kaj Timbaland.

Spite al ŝia mallonga kariero, ŝiaj diskoj estis venditaj en mult-milionaj ekzempleroj. Ŝi mortis en gaxo de 22 kjaroj, sur ŝia kariero, post kiam ŝia aviadilo Cessna 402B kraŝis.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi aperis unuafoje en 1989 en la televida kapablulo-serĉa programo Star Search, kie ŝi kantis ŝatatan kanton de sia patrino. Kvankam ŝi ne venkis, tiu konkuro sukcese montris ŝian kapablon. Ŝi poste kludis en la programo Family Matters.

Ŝi kantis en aĝo de 11 jaroj kun R&B-kantisto Gladys Knight en la nevada Las Vegas. Aaliyah ludis en pluraj programoj de Nickelodeon.

Ŝi unua disko paeris en 1994 (Age Ain’t Nothing but a Number), kies produktisto kaj grava kantoverkisto estis R. Kelly, R&B-kantisto. La plej grandan sukceson alportis la kanto Back & Forth.

Ŝia dua albumo estis One in a Million, ĉe kies produktado six kunlaboris kun Timbaland kaj Missy Elliott. La disko aperis en 1996 kaj rikoltis grandan sukceson.

Ŝi kantis en 1997 la filman kanton Journey to the Past de desegna filmo Anastasia de Fox Studios. En 1998, ŝi sukcesis per la filma kanto Are You That Somebody? de la filmo Dr. Dolittle.

Ŝi unua grava filma ludo estis en 2000 apud Jet Li en la filmo "Romeo Must Die".

Ŝi veturis en 2001 al Aŭstralio, por produkti la filmon Queen of the Damned, en kiu ŝi estis la ĉefrolulo. Samjare aperis ŝia tria albumo, Aaliyah.

La 25-an de aŭgusto en 2001, iom post deteriĝo de la aviadilo, ĝi iĝis nedirektebla kaj kraŝis el alto de 70 m al la grundo. Ŝi mortis pro la gravaj vundoj.

Ŝi estas entombigita en la Maxusoleo Rosewood, tombejo Ferncliff, novjorka distrikto Hartsdale.