Makrobiotiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Makrobiotiko, el la greka laŭvorte scienco de granda vivo, estas baze vivfilozofio. Ĉefe la vorto konatiĝis pro la nutradinstruo, kiun iniciatis la japanoj George Oshawa (18931966) kaj Michio Kushi – ne surbaze de la nutradvaloro, sed surbaze de la ekvilibro inter jino kaj jango de la nutraĵoj (precipe plenaj grenoj, legomoj, marvegetaĵoj kun modera uzo de fiŝaĵo, semoj kaj nuksoj). La makrobiotiko konas diversajn ŝtupojn. La plej alta ŝtupo estas nutri sin nur per grenoj trinkante malmulte, eĉ da pura akvo, kio estus danĝera.

En la makrobiotiko oni malakceptas komputilojn, televidojn kaj elektrajn kuirplatojn.

La komenco[redakti | redakti fonton]

La japana verkisto Nyoiti SAKURAZAWA (18931966) praktikis la ideojn de Sagen ISHIZUKA kaj lanĉis sian Makrobiotikon, kiu baziĝas sur la antikva ĉina filozofia principo de “jin” kaj “jang”: la du fortoj de Naturo, kiuj kompletigas kaj ekvilibrigas unu la alian. Pri makrobiotiko estas pluraj aliaj libroj verkitaj de kelkaj disĉiploj de Ohsawa (Michio Kushi, Naboru Muramoto k.a.). Li eldonis siajn librojn ĉefe en Francio, kie li vivis. En siaj verkoj Georges Ohsawa emfazas la efikecon de ekstrem-orientaj jarmilaj filozofiaj principoj kiel ankoraŭ nun efikajn kriteriojn por malkovri en ĉiuj naturaj fenomenoj la manifestadon de Sola Principo.

La principoj de la universa racio[redakti | redakti fonton]

  1. Ĉio ŝanĝiĝas kaj ĉia komenciĝinto finiĝos.
  2. Ne estas fronta sen dorsa flanko.
  3. Nenio estas nepre egala al io ajn.
  4. Ju pli granda estas fronto, des pli granda estas dorso.
  5. Ŝanĝiĝo nur kaj ĉiam estas diferenciĝo aŭ integriĝo de la du jin-jang-malaj principoj: stabileco estas dinamika ekvilibro.
  6. Infinito-absoluto-eterneco polariĝas en jin kaj jang.
  7. Infinito-absoluto-eterneco estas senmova motoro de ĉio ŝanĝiĝanta de senĉesa transformiĝo el jin al jang kaj male: do tiele ĉio ajn estas diferenciĝo de Esto.

Georges Ohsawa precizigas: la ses unuaj leĝoj (de unu ĝis ses) estas leĝoj de la relativeca mondo, kontraŭe la sepa estas leĝo de la tuta universo, tiu ĉi inkludanta nian relativan mondon estantan nur geometria punkto de Universo-Infinito-Absoluto-Eterneco.

La dek du leĝoj pri la ŝanĝiĝo de la Sola Principo[redakti | redakti fonton]

  1. Infinita Unuo inkludas jin kaj jang.
  2. Jin kaj jang dialektike/komplemente esprimas la senfinan forton de Esto/Unu’.
  3. Jin esprimas la centrifugan forton – jang tiun centripetan. Jin kaj jang kune ĉeestantaj en infinitaj variaj proporcioj produktas la energion kaj la tutajn fenomenojn.
  4. Jin kaj jang reciproke sin altiras.
  5. Jin forpuŝas jin-on kaj jang forpuŝas jang-on.
  6. La altirforto estas proporcia al la diferenco inter la du jin-jangaj elementoj. La repuŝforto estas inverse proporcia al la diferenco inter la du jin-jangaj elementoj.
  7. Ĉiuj fenomenoj estas efemeraj, ĉar daŭre ŝanĝiĝas la jin-jangaj fortoj ilin konsistigantaj; fakte jin kaj jang senĉese iĝas kaj, ĉiukaze, ili fine emadas al sia malo.
  8. Nenio estas sole jin aŭ sole jang, ĉio konsistas el la ĉeesto de tiuj ĉi fortoj, kies dinamika ekvilibro ŝanĝiĝadas.
  9. Nenio estas neŭtra. En ĉio estas ĉiam pli da jino aŭ da jango.
  10. Granda jino altiras etan jinon. Granda jango altiras etan jangon.
  11. Ekstrema jino produktas jangon. Ekstrema jango produktas jinon.
  12. Ĉiuj objektoj kaj fizikaj formoj estas jangaj en la centro kaj jinaj ĉe la surfaco.

Se la realo esprimas la dialektikon de la maloj, kiujn ni sintezas per la vortoj jin kaj jang, konante valoron yin/yang de ĉiuj nutraĵoj, oni povas regi sian farton.

Sinteze, la savo-mesaĝo estas jena: la realo esprimas absolutan racion, kaj homoj, ĝin intuiciinte, povas konscie en tio aktive partopreni. Oni povas senti sin ateisto, budhano, hebreo, hinduisto, islamano, kristano, ŝintoisto, ..., ĉar ĉiuj havas kultur-radikojn ilin karakterizantajn en tia ĉi aparta ekzisto, sed intuiciante absolutan mond-raciecon oni partoprenas al la Pitagora Komunumo (el Pitagoro, legenda persono de la helena prafilozofio), tio estas oni atingas konon, kiu havas originon historie kaj geografie nedefineblan kaj, ek de ĉiam, esprimantan la plej konscian homar-nivelon.

La makrobiotika propono estas reveno al saĝeco, de kie ekestis la prareligioj: sekve ĝi estas ankaŭ konkreta propono de la ĉiutaga nutrado, ĉar makrobiotiko invitas reveni al manĝaĵoj ek de ĉiam fondintaj bazon de malriĉul-nutrado kun, plue, la aristokrata konscio de konantoj la filozofiajn kaj religiajn motivaĵojn de elekto tia, enradikiĝinta en prahistoria saĝeco-tradicio.

Makrobiotika manĝaĵo[redakti | redakti fonton]

Kutime oni parolas pri makrobiotika dieto, sed en esprimo tia kaŝas sin ebla miskompreno, ĉar en dieto estas manĝaĵoj aŭ malpermesitaj aŭ truditaj: male makrobiotiko estas teorio pri la jinjangaj valoroj de la manĝaĵoj elektendaj laŭ la ekvilibra aŭ malekvilibra energio de nuntempa stato. Oni kutimiĝu al tiuj ĉi du vortoj resumendaj, en la okcidenta kulturo, per la dirmaniero “komplementaj maloj”; tial, se oni difinas jina la malvarmon, janga estas la varmo; se oni difinas jina la centrifugan forton, janga estu la centripeta forto; se oni per la vorto jino interkonsentas pri dissolviĝo kaj morto, jango estu rekuniĝo kaj naskiĝo; bono-malbono, sano-malsano, k.t.p.: “jin” kaj “jang” mem reprezentas nepre abstraktajn principojn.

En tia ĉi signifo ”Jin” kaj “Jang” estas la pitagoraj “Unu-Du”, per kiuj ĉi doktrino intuiciigas la nesondeblan misteron, de Unu’-Triunuo de la Esto: tiele jin-janga dialektiko estas la lasta limo de nia ebleco kompreni racie la Esto-misteron.

La vortoj “jin” kaj “jang” montras saman kaj unikan energion dialektike mondkreantan: jen du principoj en si mem ne realaj, ĉar se ili estus konsiderataj kiel malsamaj realaĵoj, ili nuligus la unuecon de la estanto.

Tiuj ĉi estas temoj pliprofundigendaj en faka filozofia pritraktado.

En la konkreta realo tiuj ĉi du fortoj estas ĉiam en si mem interplektataj kaj neniam en perfekta ekvilibro: la dialektika supereco de unua forto sur alia estas, samtempe, deven-kaŭzo kai deven-efiko: tio rezultas el nia maniero koncepti la eternan kaj infinitan realon de la Esto.

Per la makrobiotika filozofio ni povas kompreni, ke la nutraĵoj de ni manĝindaj estas materiigo de energioj samtempe nin igontaj pli jinaj aŭ pli jangaj, ol kiom nune ni estas: tiel radikale modifiĝos la dinamika ekvilibro nin karakterizanta.

Do, ĉiu nutraĵo ne plu estos trudata aŭ malpermesata, sed ja taŭga aŭ ne, laŭ kondiĉoj nin karakterizantaj: se ni bonfartas, tio estas signo pri jin-janga ekvilibro konforma al niaj klimataj, laboraj, aĝaj kaj spiritnivelaj kondiĉoj; en tiu ĉi kazo ni klopodu mastrumi plejeble bone situacion ĉiam kontrolante la evoluon de la aktualaj variabloj; kontraŭe ekestos misfarto, kies simptomoj estos grandvaloraj por kompreni, ĉu malekvilibro ĝin kaŭzinta estas respektive aŭ jin- aŭ jang-eksceso. Do, se sole ni lernas bone uzi manĝaĵojn laŭ ilia jin-janga valoro, ni povas perfekte regi nian sanon.

Cerealoj kaj legomoj kiel bazo[redakti | redakti fonton]

Jen ke la plej simpla nutrado estos ankaŭ tiu ebligonta al ni saniĝi kaj sperti vivĝojon alimaniere neniam sperteblan. Bazaj nutraĵoj estu integraj cerealoj kaj laŭsezonaj legomoj: oni ilin kondimentu per la nerafinita mara salo, la aromherboj kaj kvanteto da vegetalaj oleoj nur el malvarma elpremo.

Ĉiu popolo elvolvinta grandajn pracivilizojn havas en sia historio cerealon konstituantan jarcente bazan popolnutraĵon; ĉie, kie la klimato kaj la grundkondiĉoj ne konsentis kultivadon de iu ajn cerealo, la homo estis devigita al luktado por la vivo adaptiĝinte al predanto-stato, ĉiam okupita en la pred-serĉado.

La moderna scienca progresado kaj ĝiaj teknikaj aplikadoj ebligas al homoj sin nutri plejparte per animal-originaj nutraĵoj, kaj do la homoj kondutas kvazaŭ tute aŭtentikaj preduloj ne plu devigataj alfronti riskojn kaj laciĝojn por la ĉiutaga ĉaso, sed la disvastigo de la degeneraj malsanoj kaj la malebleco kontroli agresemon determinatan de tia nutrado estas negativa karmo, pagata de la homaro pro la egoismo kaj la krueleco karakterizantaj ĝian ĉeeston en la mondo.

La lernintoj utiligi manĝaĵojn laŭ ilia jin/janga energia valoro ekregis sian vivenergion reveninte al nutrado baziĝanta sur la integraj cerealoj, nome la fortega nutrado oferata de la naturo: do ili tiel ne pligrandigas la suferon de vivantoj, kaj ekspertis esceptajn forton kaj memcertecon.

Oni atingas rezulton tian per bona-konscia nivelo de la jin/janga teorio, ĉar alie oni dependos de la kono de aliaj, kaj estos tre malfacile persisti en la unua stabiliĝ-periodo, ĉiam longa kaj peza. Do estas fundamenta zorge farita legado de aliaj tekstoj pri makrobiotiko: oni povas eĉ peti alies konsilojn, sed oni memmastrumendu ĉar ĉiu estas la kuracisto de si mem.

La makrobiotikaj principoj proponas laŭ fundamenta nutraĵo integrajn cerealojn kaj, kiel kondimenton, laŭsezonajn legomojn nature produktitajn en la regiono, kie oni vivadas: tio estas asketa elekto baziĝanta sur la certeco, ke cerealoj muelitaj aŭ kuiritaj samtempe kun sia utiligo estas la plej potenca manĝaĵo por homoj, ĉar integraj (nerafinitaj) cerealoj estas materiiĝo de energio memkonserviĝanta perfekte viva dekojn da jaroj. Do la konsilataj manĝaĵoj laŭ la fundamentaj makrobiotikaj reguloj estas la plej facile disponeblaj por la malriĉuloj.

Simila al kamparana manĝaĵo[redakti | redakti fonton]

Analizante la tipajn malriĉajn manĝaĵojn de kamparanoj el ĉiu mondregiono, tiujn per kiuj la kampuloj ĉiutage vivadis, oni konstatas, ke tiuj estis pladoj makrobiotike perfektaj, ĉar oni manĝis tion produktatan ĝustatempe de la tero: ne ekzistis fridujoj, rapidaj veturiloj, superfrostaĵoj, liofilizaĵoj,... do, la kamparanoj ne povis erari.

Malkovri la makrobiotikajn principojn signifas reiri en la naturajn ciklojn kaj korekte uzi iliajn energiojn; homo estas la sola malsaniĝebla animalo. Atentu: ni parolas, kompreneble, pri sovaĝaj bestoj, kiuj aŭ naskiĝas genetike pli malfortaj kaj, do, mortas pro natura selektado, aŭ vundiĝas pro akcidento aŭ per la transvivo-lukto: ankaŭ tigro povas havi vunditan piedon per pikilo, sed neniam ni trovos dingon, leonon, tigron malsanan je dikiĝinta hepato, kian havas nia hundeto, al kiu ni donadas biskvitojn. Ek de la dua duono de la dudeka jarcento eĉ la sovaĝaj bestoj estas trafataj de degeneraj malsanoj pro tio, ke ni poluis la tutan planedon.

Tamen, aliflanke, la progreso de scienco kaj tekniko donas al ni eblon reakiri pli altnivelan agordon kun Naturo. Jen grava karakterizo de la makrobiotika vivad-filozofio: la nunan teknologion oni neniam antaŭdiskute malakceptu kaj, precipe, oni neniam ĝin timu.

Makrobiotikulo ĉiam scias el ĝi elekti kaj ĝin uzi, ĉar li ĉiutage vivas memfarante sen-gistan panon kondimentatan per legomoj kreskintaj en legomĝardeno, kie sovaĝajn herbojn oni neniam forigas per kemiaĵoj.

Ligoj[redakti | redakti fonton]