Pavlo Zahrebelnij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pavlo Zahrebelnij
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aŭgusto 1924 (1924-08-25)
en Soloshyne
Morto 3-an de februaro 2009 (2009-02-03) (84-jaraĝa)
en Kievo
Mortokialo tuberkulozo
Tombo Baikove Cemetery
Lingvoj ukraina
Ŝtataneco SovetunioUkrainio
Alma mater Oles Honchar Dnipro National University • Kieva Nacia Universitato de Teatro, Kino kaj Televido «Ivano Karpenko-Karij»
Subskribo Pavlo Zahrebelnij
Okupo
Okupo verkistopolitikistoscenaristo
Verkoj Q12101010
vdr

ZAHREBELNIJ Pavlo (ukraine Павло Загребельний; n. 25-a de aŭgusto 1924 apud Poltavo - 3-an de februaro 2009, Kievo) - unu el plej fekundaj kaj popularaj roman-verkistoj de la dua duono de XX jc. en Ukrainio. Kiel junulo li militis sur batalkampoj de la Dua mondmilito, estis vundita, tri jarojn li pasigis en koncentrejo. En 1951 li diplomiĝis ĉe la filologa fako de Dnipropetrovska Universitato, en 50-aj jaroj de XX jc. aperis liaj 4 novel-kolektoj. Laboris kiel ĵurnalisto, redaktis kelkajn literaturajn revuojn. Li estas aŭtoro de ĉ. 20 romanoj, multaj el kiuj estas historiaj, kiuj kovras diversajn periodojn de la ukraina historio de la dua jarmilo.

Liaj romanoj estis tradukitaj en multajn lingvojn: rusa, angla, franca, turka. Lian rakonton Tajfuno esperantigis Viktor Pajuk. Fragmenton de lia romano "Roksolana" esperantigis Eugenia Amis (Turka Stelo, n-ro 079, Julio, 2022).