János Kovács (edukisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Kovács
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aŭgusto 1764 (1764-08-25)
en Eger
Morto 12-an de aprilo 1834 (1834-04-12) (69-jaraĝa)
en Vieno
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo instruisto
vdr

János Kovács [jAnoŝ kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács János estis hungara instruisto, mecenato, framasono, membro honora de Hungara Sciencula Societo (1833).

János Kovács [1] naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1764 en Eger. Li mortis la 12-an de aprilo 1834 en Vieno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Kovács frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, universitaton en Vieno inter 1781-1785. Li komencis sian karieron en edukado, li estis ĉefamilia edukisto en diversaj magnataj familioj, eĉ en kortego de la Habsburgoj. Li instruis precipe la hungaran lingvon. Krome li estis fama mecenato, ekzemple por sia naskiĝurbo aŭ por studentoj. Ekde 1789 li estis framasono en Transilvanio. Li ricevis premion en 1827.

Verko[redakti | redakti fonton]

  • Origo et formatio linguae Ugoricae-Ungaricae (1833) - redaktado de hungara lernolibro

Fontoj[redakti | redakti fonton]