Mihály Vitkovics

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mihály Vitkovics
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aŭgusto 1778 (1778-08-25)
en Eger
Morto 9-an de septembro 1829 (1829-09-09) (51-jaraĝa)
en Peŝto
Lingvoj serbahungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo poeto • juristoverkisto vd
Laborkampo literaturo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mihály VITKOVICS [mihAj vitkoviĉ], hungare Vitkovics Mihály, serbe Михаило Витковић [mihailo vitkovitj] estis hungarlandano, hungara-serba poeto kaj tradukisto.

Mihály Vitkovics naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1778 en Eger. Li mortis la 9-an de septembro 1829 en Peŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mihály Vitkovics frekventis lernejojn en Eger, Peŝto kaj en Buda. En 1803 la tuta familio iris al Buda, ĉar patro de la poeto ekhavis tie postenon. En 1807 li partoprenis la parlamenton, krome li konatiĝis kun Benedek Virág kaj Ferenc Kazinczy. Baldaŭe li iĝis fama juristo kaj edziĝis. Lia loĝdomo estis renkontejo de literaturistoj.

Verkoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

(Foje laŭ la malnova hungara ortografio la nomo estas Vitkovits!)

  • poemoj aperis en Erdélyi Múzeum kaj en similaj periodaĵoj
  • Ad Hungaros veteri gentis more arma parantes Pestini latine, 1809
  • „Megengesztelés” tradukita teatraĵo, prezentita en 1809
  • 2 teatraĵoj tradukitaj al serba lingvo
  • 2 hungaraj originaj historiaj teatraĵoj neeldonitaj, baldaŭe ili malaperis
  • Vitkovits Mihály meséji és versei (Fabeloj kaj poemoj de Vitkovits Mihály), 1817
  • diversaj porokazaj poemoj
  • Vitkovits Mihály művei (Verkoj de Vitkovits Mihály en 3 volumoj), 1879
  • Vitkovics Mihály magyar és szerb írásai (Hungaraj kaj serbaj verkoj de Vitkovics Mihály), 1978
  • Vitkovics Mihály válogatott művei (Elektitaj verkoj de Vitkovics Mihály), 1980

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio