Imamo Ŝamil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Imamo Ŝamil

Imamo Ŝamil (ĉ. 1798-1871) – gvidanto de la ribelo de kaŭkaziaj montaranoj kontraŭ Rusio en la jaroj 1834-1859.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝamil staris fronte de teokratia ŝtato, nomata kelkiam kiel Imamujo de Ŝamil. Dum duonjarcento li haltigis Rusian Imperion antaŭ anekso de Ĉeĉenio kaj Dagestano.

Laŭdevene estis avaro, naskiĝis en aulo Gimra sur la teritorio de la avara ĥanato. Li ricevis zorgan religian edukitecon. En 1834, post morto de Gamzat-Bek iĝis la tria laŭvice imamo de la komunumo de montaraj popoloj kontraŭstaranta rusan ekspansion. Ligita kun la sufiisma religia korporacio nakŝbandio, la movado, kiu apogis plurajn batalojn de la islama popolo de Kaŭkazo kontraŭ Rusio.

Li montris nedubeblan organizan kaj militistan talenton, multfoje sukcesis dum batalado kun la Armeo de Rusia Imperio. Lia persona gvardio estis grupo de polaj kavaleriistoj-dizertintoj de la rusa armeo; pola oficiro komandis ankaŭ artilerion de la imamujo. Finfine li estis venkita la 25-an de aŭgusto 1859 en aulo Gunib, en meza Dagestano.

Reston de la vivo pasigis en rusa mallibereco. Oni tamen permesis al li pilgrimi al Mekao, dum kiu mortis en Medino, kie estis enterigita.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]