Belga Revolucio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Gustave Wappers: Epizodo de la Belga Revolucio de 1830, historia pentraĵo, 1835.

En la Belga Revolucio de 1830 okazis ribelo de la loĝantoj de la provincoj de la sudo de la Reĝlando de la Unuiĝintaj Nederlandoj kontraŭ la hegemonio de la nordaj provincoj, ĉefe protestantaj. En malmultaj semajnoj de aŭgusto kaj septembro la ribelo sukcesis atingi disigon de Flandrio kaj Valonio kaj la kreon de Belgio. Nur parto de Luksemburgio restis ĝis 1890 en persona unio kun la Reĝlando de la Unuiĝintaj Nederlandoj. La nordo akceptis tamen nur en 1839 la sendependecon. Post tio la nordaj ŝtatoj jam nur nomiĝis Reĝlando de la Nederlandoj poste simple Nederlando.

De la 14-a al la 16-a jarcentoj la nordo kaj la sudo estis unuigitaj kaj kunhavis la saman historion, unue kiel Burgundia Nederlando kaj poste kiel Hispana Nederlando. Dum la Protestanta Reformacio kaj la Okdekjara Milito sukcesis atingi sendependecon la sep Unuiĝintaj Provincoj de Nederlando. En 1815, post la Kongreso de Vieno, nordo kaj sudo unuiĝis denove kun la Princlando de Lieĝo. La religiaj, lingvaj kaj ekonomiaj dividoj, kiuj estis okazintaj dum ĉirkaŭ 250 jaroj de disiĝo, evidentiĝis subite per perforta maniero. La konsekvenco estis tiu burĝa kaj liberala revolucio ene de la kunteksto de la Franca revolucio de 1830. Dum tiuj jaroj oni formis politikan sistemon kies fundamentoj restis ĝis nuntempe.

Konata epizodo estis prezentado de la teatraĵo La mutulino de Portici (france La muette de Portici, nederlande De stomme van Portici) en la Reĝa Monteatro. Je la 21a de julio Leopoldo la 1-a de Belgio ekregis kiel unua reĝo de la belgoj.