Donaldo Anaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Donaldo Anaso
anthropomorphic duck • rolulo en bildliteraturo • movbilda persono • fikciulo en televida serio • filma rolulo • rolulo de videoludo • rolulo en la kerna Disney-universo
Kreita de Dick Lundy
Verko Saludos Amigos
The Wise Little Hen
Mickey's Grand Opera
Orphan's Benefit
The Three Caballeros
Fun and Fancy Free
Mickey's Once Upon a Christmas
The Band Concert
Deep Duck Trouble Starring Donald Duck
Donald Duck and urban climbers
Writer Unknown
Mickey, Donald, Goofy: The Three Musketeers
Kingdom Hearts
Disney Dreamlight Valley
Rolita de Clarence Nash, Tony Anselmo, Daniel Ross
En TTT Oficiala retejo
Informoj
Kaŝnomo Maui Mallard • Frank Duck • Fred • Duck Avenger • Paperinik • Superduck • DoubleDuck • Unca Donald
Eble sama juna Donaldo Anaso • Duck Avenger
Sekso vira
Specio antropomorfa anaso
Posedaĵo 313
Ekipita per ĉapo, bantokravato, mararmea uniformo, mararmea uniformo, ĉapo, bantokravato, trunks
Loĝloko Anasurbo
Okupo maristo • aventuristo • infantryman • navy sailor
Patro Quackmore Duck
Patrino Hortense McDuck
Gefratoj Della Duck
Kunulo Dezi Anaso • Donna Duck • Reginella
vdr
La stelo de Donaldo en Holivudo

Donaldo Faŭntlareĝo Anaso (angle Donald Fauntleroy Duck), estas figuro de bildstrio elpensita ĉe Disney far Dick Lundy, en 1934. Li unue aperis en kino la 9-an de junio 1934. Tiu anaso grumblanta kaj kolerema komence estis kontraŭulo al la afabla Miĉjo Muso. Sed rapide li iĝas heroo de siaj propraj desegnofilmoj kaj famiĝas en siaj bildstrioj sub la plumoj de la plej grandaj desegnistoj usonaj kaj italaj.

Lia dua persona nomo (Fauntleroy) estis skribita sur mobilizaverto en desegnofilmo de 1941, kiam Usono ekpartoprenis la militon.

Familio[redakti | redakti fonton]

Donaldo estas filo de Hortensia MakAnaso (angle Hortense McDuck), fratino de Skruĝo MakAnaso (angle Scrooge McDuck, kreita de Carl Barks) ; Donaldo estos do ties plej proksima heredonto kun siaj nevoj Hui, Dui kaj Lui (angle Huey, Dewey and Louie), kun kiuj li vivas en dometo de la fikcia urbo Anasurbo. Flanke de la familio Duck, li estas nepo de Avino Anaso (angle Grandma Duck), pacamanta farmistino el la fantazia usona ŝtato Kalisoto (angle Calisota). Li havas fratinon, Della, kiun oni konas nur per la du leteroj, kiuj akompanis la alvenon de Hui, Dui kaj Lui ĉe Donaldo (en desegnofilmo kaj en bildstrio).

La tri kuzoj de Donaldo estas Feliĉulo Ansero (angle Gladstone Gander), Popop (angle Fethry Duck, germane Dussel Duck) kaj Gus Ansero (angle Gus Goose). La fianĉino de Donaldo sin nomas Dezi Anaso (angle Daisy Duck).

En la mondo de Disney-karikaturoj, roluloj ne maljuniĝas. Krome, tiaj vivoŝanĝoj kiel geedziĝoj, havi infanojn, translokiĝi, ŝanĝi laborpostenojn kaj eksedziĝojn nur spertas hazardaj karakteroj. En la vivoj de normaj karakteroj, tiuj aferoj ĉiam restas la samaj.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

La nomo de Donaldo en diversaj naciaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

En pluraj lingvoj - ekzemple la germana kaj franca - Donaldo estas vokata laŭ sia angla nomo Donald Duck, sed en multaj lingvoj li havas sian propran nacilingvan nomon. Ekzemple li nomiĝas...

Pri tiu ĉi sono [[:Aŭdvidaĵo:Voice of Donald Duck in Modern Inventions.ogg|La voĉo de Donaldo de la filmo Modern Inventions (1937)]]