Voyager 1

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Voyager 1 estas kosmosondilo lanĉita la 5-an de septembro 1977. Ĝia unua celo estis la planedoj Jupitero (marto 1979) kaj Saturno (novembro 1980) kaj iliaj lunoj kaj ringoj, kiujn ĝi preterflugis liverante mirinde belajn, multdetalajn fotojn.

La sunsistemo kaj ĝia rando.

Post sukcesa plenumo de tiu tasko ĝi nun celas la randon de la sunsistemo (Kujper-zono, heliopaŭzo) kaj mezuradon de sunvento kaj interstela medio.

Ĝi ankoraŭ funkcias (multe pli longe ol planite) kaj estas la momente plej fora homfarita objekto. Je 31-a de julio 2009 Voyager 1 distancas de la suno je 110,66 AU (= 16,555 billion km = 15 lumhoroj).

Ĝi transportas la oran diskon, kiu entenas amason da informoj pri la homaro al eventualaj legantoj ekster la sunsistemo.

Specifaĵoj[redakti | redakti fonton]

Voyager 1 pezas 722 kilogramojn. Ĝi startis la 5 Sep 1977 de Cape Canaveral, Florido portita de Titan IIIE/Centaur portraketo. Voyager 1 estas la plej fora homfaritaĵo, kvankam ĝia ĝemela sondilo, Voyager 2, estis lanĉita 16 tagoj antaŭe, Voyager 2 neniam transpasos Voyager 1. Ankaŭ la sondilo New Horizons - spite al lanĉado per pli alta rapideco - neniam preterpasos ĝin.

Misio[redakti | redakti fonton]

Voyager 1 estis originale planita kiel Mariner 11. Dekomence estis planite ke ĝi utiligu la tiam-novan teknikon de gravita svingo. Feliĉe, kiam ĝi (kaj la ĝemela Voyager 2) pretis, la kvar gigantaj planedoj (Jupitero, Saturno, Urano, kaj Neptuno) troviĝis en favoraj pozicioj por ebligi gravitan plirapidiĝon kaj tiel viziton de ĉiuj kvar en nur 12 jaroj (anstataŭ 30 sen gravita asisto).

Jupitero[redakti | redakti fonton]

Voyager 1 komencis foti Jupiteron januare 1979. Ĝia plej granda proksimeco al Jupitero okazis 5-an de marto 1979 en distanco de 349,000 km. La plej multaj observoj de jupiteraj lunoj, ringoj, magnetkampo kaj radiado estis faritaj dum 48-hora tempo ĉirkaŭ plej granda proksimeco. Fotado finiĝis en aprilo.

Ambaŭ Vojaĝantoj faris plurajn gravajn malkovrojn pri Jupitero kaj ĝiaj akompanantoj. La plej surpriza estis la malkovro de aktivaj vulkanoj sur Ioo, kio ne estis antaŭe observataj de tero aŭ de misioj Pioneer 1011.

Ora disko[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ora disko de la kosmosondiloj Voyager.

Sur la oraj diskoj estas salut-mesaĝoj en 56 lingvoj. Ralph Harry salutis en Esperanto jene "Ni strebas vivi en paco kun la popoloj de la tuta mondo, de la tuta kosmo."

Saluton al la kosmo