Ferenc Ivanóczy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Ivanóczy
Pentraĵo pri Ferenc Ivanóczy
Pentraĵo pri Ferenc Ivanóczy
Persona informo
Naskonomo Kodila Ferenc
Naskiĝo la  25-an de aŭgusto 1857(nun 1857-08-25)
en Hungario Ivanóc (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 29-an de aŭgusto 1913
en Hungario Csendlak (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Lingvoj slovena
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Okupo
Okupo katolika sacerdoto
vdr

Ferenc Ivanóczy [ivanOci], slovene Fran Ivanoci, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plennome Ivanóczy Kodila Ferenc estis hungaria slovena katolika pastro, instruisto.

Ferenc Ivanóczy

Ferenc Ivanóczy[1] naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1857 en Ivanóc (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Ivanovci en Slovenio), li mortis la 29-an de aŭgusto 1913 en Csendlak (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Tišina en Slovenio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Ivanóczy lernis komence loke, poste en Kőszeg, kie li ŝanĝis la familian nomon de Kodel al Ivanóczy. Li frekventis gimnaziojn en Köszeg kaj Szombathely, poste li akiris teologian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1882. En la sama jaro li pastriĝis en Győr. Li estis pastro en Muraszombat, inter 1883-1889 li estis prefekto kaj instruisto en seminario de Szombathely. Intertempe en 1885 li doktoriĝis. Jam ekde 1887 li konstante kontribuis en hungarlingvaj gazetoj. Li studvojaĝis al Italio en 1887. En 1889 li akiris pastran postenon en Tišina, en 1893 li estis altrangigita al dekano de Muraszombat, ankaŭ bazlerneja prefekto. Ekde 1889 li ankaŭ politikadis kaj li strebis por la slovena sendependeco. En 1907 li ricevis la titolon honora kanoniko.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Pobozsnoszt szrcza Jezusovoga
  • Mála biblia z kejpami ali zgodba zvelicsanya za malo decsiczo
  • Drustvo najszvetejsoga szrcza Jezusovoga

Lia disertaĵo[redakti | redakti fonton]

  • A Szent írás és az ékíratos emlékek (1885)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]