Piazza Navona

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

41°53′56″N 12°28′23″E  /  41.89889°N, 12.47306°O / 41.89889; 12.47306 (Piazza Navona)

Piazza Navona
(Piazza in Agone)
placo
Anderson, James (1813-1877) - n. 489 - Roma - Piazza Navona.jpg
Placo Navona (James Anderson, 1813-1877)
Lando Italio
Regiono Lazio (Latio)
Distrikto Metropola urbo de Romo
Municipo Romo
Historia regiono Centra Italio
Por publiko buse alirebla
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Piazza Navona (Rome)

Placo Navona

Navona placo estas unu el la plej famaj placoj de Romo; ĝia formo estas tiu de antikva stadiono: ĝi estis konstruigita en monumenta stilo laŭ volo de papo Inocenco la 10-a de familio Doria Pamphili (Giovanni Battista Pamphili).

Historio[redakti | redakti fonton]

Restaĵoj de la stadiono de Domiciano sub placo Navona videblaj de strato Zanardelli.

Placo Navona, en la tempo de la antikva Romo, estis la stadiono konstruigita de la imperiestro Domiciano en la jaro 85 kaj en la 3-a jarcento estis restaŭrigita de Alessandro Severo. Ĝi estis longa 276 metrojn, larĝa 106 kaj povis gastigi 30.000 spektantojn.

La stadiono estis riĉe dekoraciita per statuoj, inter kiuj unu estas tiu de Pasquino (eble kopio de helenisma grupo probable prezentanta Menelaon kiu subtenas la korpon de Patroklo), nun en la samnoma placo flanke de Placo Navona.

La nomo de la placo estis origine "in Agone" poste iĝis: Piazza in AgonePiazza NaonePiazza Navona (de la latina in agonis, "ludoj") ĉar la stadiono estis utiligata nur por la atletikaj konkursoj.

Placo Navona kaj arto[redakti | redakti fonton]

Antikva presaĵo de 1613

Placo Navona estas simbolo de la Romo baroka.

Placo Navona inter 1890 kaj 1900

La palacoj[redakti | redakti fonton]

Placo Navona kaj la sonetoj de Belli[redakti | redakti fonton]

Placo Navona dumtage

La placo estas menciita de Belli en soneto kiu ĝin montras en la tempo de la papa regado kiam sur la placo estis publika pilorio, kaj kie kondamnitoj estis torturataj - ankaŭ por kontentigi la multnombrajn spektantojn kiuj ŝatis partopreni:

Piazza Navona

Citaĵo
 Se pò ffregà Ppiazza-Navona mia
E dde San Pietro e dde Piazza-de-Spaggna.
Cuesta nun è una piazza, è una campaggna,
Un treàto, una fiera, un'allegria.
Va' dda la Pulinara a la Corzía,
Curri da la Corzía a la Cuccaggna ;
Pe ttutto trovi robba che sse maggna,
Pe ttutto ggente che la porta via.
Cqua cce sò ttre ffuntane inarberate:
Cqua una gujja che ppare una sentenza:
Cqua se fa er lago cuanno torna istate.
Cqua ss'arza er cavalletto che ddispenza
Sur culo a cchi le vò ttrenta nerbate,
E ccinque poi pe la bbonifiscenza. 
— Giuseppe Gioachino Belli., Sonetti

tiu ĉi soneto estas tradukita de Broccatelli:

PLACO NAVONA

Citaĵo
 Prifajfi povas Plac’ Navona mia
pri Sankta Petro kaj la Plac’ Hispana,
ne estas plac’, sed festo kamparana,
teatro kaj foir’ kun gajo ĉia.
De la Apolinar’ (1) ĝis flank’ alia,
iru vi de l’ kurej’ ĝis l’ arbo pana (2),
ĉie troviĝas manĝeblaĵo sana,
ĉie forportas homoj manĝon sian.
De tri starantaj fontoj jen apero,
jen spajro, kiu ĉi ŝajnas verdikto,
tie lago fariĝas en somero.
Jen stablo disdonanta por aflikto
surpugajn batojn en liberaero,
tridek aŭ pli, depende de l’ delikto. 
— trad. Umberto Broccatelli (18.2.2005), Sonetoj

(1) La preĝejo de Sankta Apolinaro, troviĝanta en placeto apud unu ekstremo de la placo
(2) Arbo pana = arbo de kuklando = karnavala ludo: paliso sur kiun oni devis grimpi por atingi kiel premion manĝaĵon pendantan ĉe la palisa pinto.


En la epoko de Belli, en la placo estis regule la tiam naskiĝanta merkato de uzitaj libroj menciita en alia soneto pria:

Er mercato de piazza Navona

Citaĵo
 Ch'er mercoledì a mmercato, ggente mie,
sce siino ferravecchi e scatolari,
rigattieri, spazzini, bbicchierari,
stracciaroli e ttant'antre marcanzie,
nun c'è ggnente da dì. Ma ste scanzie
de libbri, e sti libbracci, e sti libbrari,
che cce vienghen' a ffà? ccosa sc'impari
da tanti libbri e ttante libbrarie?
Tu pijja un libbro a ppanza vòta, e ddoppo
che ll'hai tienuto per cquarc'ora in mano,
dimme s'hai fame o ss'hai maggnato troppo.
Che ppredicava a la Missione er prete?
"Li libbri non zò rrobba da cristiano:
fijji, per ccarità, nnu li leggete". 
— Giuseppe Gioachino Belli., Sonetti