Piero


Marponto[1][2], marduonponto aŭ enŝipiĝejo estas elŝipejo ĉe marbordo, kiu servas kiel bordiĝejo por ŝipoj, por ke homoj kaj/aŭ varoj en- kaj elŝipiĝu.
Grandeco kaj longeco, konstrutipo kaj konstrumaterialo de marponto (historie: ligno, hodiaŭ kutime betono aŭ/kaj ŝtalo) dependas de la celo: specifaj marpontoj taŭgas por la en-/elŝipado de turistoj, por la en- kaj elŝarĝigo de konteneroj, de danĝeraj varoj (ekzemple tergaso aŭ oleo aŭ kemiaĵoj) ktp.
Kiam dum la lastaj jardekoj la transportŝipoj iĝis pli kaj pli grandaj, la marpontoj iĝis tro malgrandaj kaj tro malprofundaj por ke la varoj povu esti (mal)ŝarĝitaj. Dum oni konstruis por ili pli profundajn havenojn, la malnovaj marpontoj en la centroj de havenurboj hodiaŭ servas ĉefe al turistaj celoj, portante restoraciojn, muzeojn kaj aliajn allogaĵojn kiel ekzemple en Novjorko aŭ Sanfrancisko.
Kontraste al marpontoj aŭ marduonpontoj, kiuj kutime staras sur palisoj kaj ne estas signifa obstaklo por maraj ondoj, ĝetoj kaj moleoj estas masivaj marbordaj konstruaĵoj, kiuj servas kiel ondoŝirmiloj kaj ankaŭ povas servi kiel en- kaj elŝipejoj.
La vorto "marponto" estas tradiciiĝinta esperantlingva traduko el pluraj naciaj lingvoj, ekzemple germane "Seebrücke" aŭ litove "jūros tiltas", kvankam marponto ne vere plenumas la funkcion de ponto voje ligi du fiksitajn lokojn kaj iusence nomeblus nur "duonponto". Sed ĝi rigardeblas kiel "ponto inter marbordo kaj ŝipo aŭ ŝipego" - tio sendube estas la ideo uzi la vorton "ponto" en la kunmetita vorto "marponto" el la Fundamento de Esperanto.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ marponto en la romano Kredu min, Sinjorino! de Reto Rosetti, eldonejo Heroldo de Esperanto en Scheveningen 1950, ĉapitro 25, en la literatura serĉilo tekstaro.com
- ↑ Vidu ankaŭ la tekston "La marponto de Llandudno", ligitan en la ĉapitro Eksteraj ligiloj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]