Komunumo Palanga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Palanga)
Palanga
blazono de Palanga situo en Litovio
Bazaj datumoj
Ŝtato: Litovio
Eksa distrikto: Klaipėda (ĝis julio 2010)
Urba komunumo: Palanga
nombro de loĝantoj: 15 379 (en 2015)
Areo: ĉ. 79 km²
Internacia telefona prefikso: (+370) 460
Koordinatoj: 55° 55' norde, 21° 03' oriente

Palanga estas banloka urba komunumo en la okcidento de Litovio, ĉe la bordo al la balta maro. Ĝi apartenas al la distrikto Klaipėda, kaj estas la ĉefa ferioloko de Litovio. En 2015 en la komunumo konstante vivis 15 379 loĝantoj - dumsomere tamen multoble pli da homoj vivas en Palanga, ne nur multaj turistoj, sed ankaŭ sezonaj dungitoj de hoteloj, restoracioj kaj vendejoj.

duna vojo en Palanga


Ekzistas belaj sablaj plaĝoj, 18 kilometrojn longaj kaj en kelkaj lokoj ĝis 300 metrojn larĝaj, sablaj dunoj tipaj por la bordo de la balta maro, larĝaj pinarbaroj kaj entute netuŝita natura ĉirkaŭaĵo.

Multaj ĉarmaj restoracioj ofertas sian kuirarton – kompreneble multaj litovaj kaj inter ili iuj specialigitaj pri fiŝpladoj, sed ankaŭ italaj kaj ukrainaj, ĉinaj kaj armenaj, turkaj kaj rusaj restoracioj. Ĉiuvespere dum la tri someraj monatoj okazas koncertoj de klasika kaj litovlingva populara muziko, dramaj kaj porinfanaj teatraĵoj – dum la koncertejoj kaj teatroj de la grandaj urboj fermiĝas pro la someraj ferioj, ĉi tie en Palanga dum la grandaj ferioj koncentriĝas preskaŭ ĉiuj artistoj de la lando (iam ankaŭ vizitante la koncertejojn de la aliaj feriocentroj Druskininkai en la laga regiono de suda Litovio, Juodkrantė kaj Nida sur la Kurona duoninsulo proksimume 60 kilometrojn sude de Palanga). Pro tiu denseco de kulturaj eventoj somere en Palanga, la urbo litovlingve havas la kromnomon "vasaros sostinė" – "somera ĉefurbo".

Ene de la komunumo, proksimume 8 kilometrojn norde de la urbocentro de Palanga, ekzistas eta internacia flughaveno kun konektoj interalie al Frankfurto ĉe Majno, Berlino, Kopenhago, Stokholmo, Oslo kaj Malmö.

Al la komunumo apartenas interalie la urbetoj Šventoji, iom pli eta feriourbo 12 kilometrojn norde de la urbo Palanga, kaj Būtingė, 17 kilometrojn norde. En la komunuma vilaĝo Žibininkai 5 kilometrojn oriente de Palanga, kiu jam apartenas al la najbara komunumo Kretinga, ekzistas gastiga komplekso de loka bierfarejo, kiu ofertas multajn restoraciojn, rajdadon kaj multajn eblecojn je ludado.

Mitoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la legendo, ekzistis nekristana sanktejo piede de monteto apud la centro de Palanga dum la 14-a jarcento. En tiu sanktejo la bela juna pastrino Birutė gardis la sanktan flamon kaj kutimis lumigi ceremoniajn fajrojn. Post kiam li aŭdis pri la belulino, la litova grandduko Kęstutis alvenis kaj decidis geedziĝi kun ŝi. La kronikoj de Litovio raportas ke Birutė rifuzis, ĉar kiel pastrino ĉi estis promesinta al la dioj resti virga. Kęstutis malagnoskis tion, perforte prenis ŝin al sia kastelo Trakai proksime de Vilno kaj grandiose festis sian geedziĝon kun ŝi. Post kiam Kęstutis murdiĝis, Birutė revenis al Palanga kaj plu servis la paganajn litovajn diojn. Ŝi entombiĝis en la sankteja monteto, kiu ekde tiam nomiĝas laŭ ŝi.

Aliaj tradiciaj litovaj mitoj ligitaj al Palanga estas la nacie famaj legendoj pri Eglė, la reĝino de serpentoj kaj pri Jūratė kaj Kastytis.

Historio[redakti | redakti fonton]

Proksime de Šventoji, arkeologoj trovis loĝlokon de antaŭ 5 000 jaroj. En historiaj dokumentoj la nomo Palanga unuafoje menciiĝas dum la jaro 1161 kiam la reĝo de Danio albordiĝis ĉi tie kun sia armeo. Inter la 13-a kaj la 15-a jarcentoj, Palanga regule atakiĝis fare de la ordeno de germanaj kavaliroj el la sudo kaj la germana Livonia ordeno el la nordo. Ambaŭ armitaj ordenoj neniam atingis sian celon konkeri la litovan marbordon inter Klaipėda ĝis Šventoji. Kvankam Klaipėda laŭ la pac-kontrakto de Melno dum la jaro 1422 transdoniĝis al la ordeno de germanaj kavaliroj, Palanga kaj Šventoji ĉiam restis sub Litovia kontrolo. La du urbetoj laŭgrade fariĝis signifaj komercaj havenoj. Britaj komercistoj ekloĝis en Šventoji dum 1685. La prospereco finiĝis dum 1701, kiam la Svedia armeo prirabis la urbon Palanga, detruis la havenon deŠventoji kaj blokis la havenajn enveturejojn per rokoj.

Dum la jaro 1824 la urbeto Palanga aĉetiĝis fare de la pola grafo Mikaelo Tyszkiewicz. Lia nepo Jozefo Tyszkiewicz konstuigis marponton kaj akiris ŝipon por transporti pasaĝerojn kaj brikojn al la latva havenurbo Liepāja, kiu foras nur 60 (?) kilometrojn. Komence de la 19-a jarcento, Palanga ekfariĝis feria kaj ripoziga urbo, kaj ekde 1892 ĉiam pli da bonfartaj turistoj kaj rehabilitaciaj pacientoj promenis laŭ la ŝtatata marponto. La filo de Jozefo, Felikso Tyszkiewicz, konstruis nov-renesancan kastelon dum la jaro 1897. La siaepoke tre konata franca pejzaĝa arkitekto Edouard André konstruigis larĝan parkon ĉirkaŭ la kastelo, kiu finpretiĝis dum 1907 kaj bele ligas naturajn elementojn, apudplaĝajn pinojn kaj dunoplantojn, kun artaj parkaj elementoj. La palaco iĝis favorata renkontejo por intelektulaj diskutoj kaj koncertoj. Inter la bonaj amikoj kaj konsilantoj de Felikso Tyszkiewicz estis la notario Jonas Kentra.

Post la malpermeso de la rusa imperio presi litovlingvajn librojn kaj ĵurnalojn dum 1864, Palanga iĝis grava punkto por la kontrabandado de litovlingvaj publikaĵoj en la landon. La pastro Marcijonas Jurgaitis, la kuracisto Liudas Vaineikis kaj la notario Jonas Kentra ludis decidajn rolojn en tiu agado de kultura kontrabandado. Pro lia bona reputacio ĉe la rusaj aŭtoritatoj, Kentra eĉ ricevis permeson dum 1899 surscenigi la komedion "Amerika pirtyje" (Ameriko en la bano) litovlingve en la kastela parko. Tamen la rusa armeo interrompis la prezenton, kaj Vaneikis plus 25 aliaj intelektuloj estis deportitaj al punlaborejo en Siberio.

Dum la jaro 1960, la palaca parko konvertiĝis en botanikan ĝardenon kaj nun gastigas pli ol 200 diversajn specojn de arboj kaj arbustoj. La monteto de Birute (vidu supre) estas parto de la parko. La palaco nuntempe estas muzeo pri sukceno, kaj havas vidindan kolekton de artaĵoj kaj dekoraĵoj el sukceno. Simfoniaj koncertoj prezentiĝas dum someraj vesperoj sur la vasta teraso de la kastelo.

junaj pacientoj dum sal-aera terapio en la infana kliniko Gintaras

Kuracado[redakti | redakti fonton]

Nuntempe ĉefe "normalaj turistoj" venas al Palanga, serĉante ripozon dum banado en la balta maro kaj sunbruniĝon kuŝante sur la plaĝo aŭ en la dunoj, ludante futbalon aŭ piedpilkon ĉe la plaĝo, biciklante aŭ ekskursante sur kvarradaj pedalaj veturiloj laŭ la asfaltitaj vojoj inter la dunoj tuj ĉe la strando kaj la pinaj arbaroj iom pli foraj de la maro. Tamen tradicie ankaŭ ekzistas deko da rehabilitaciaj klinikoj, kie ne nur pacientoj ĉiuaĝaj kun pulmaj malsanoj kiel astmo aŭ kronika bronkito profitas de la sala mara aero.

Krome en Palanga troviĝas instituto kun la nomo "lernejo pri sano" (litove Palangos sveikatos mokykla), prestiĝa en tuta Litovio, kiu kreskis el movado por pli sana vivmaniero forte ligita al la movado por sendependiĝo kaj demokratiiĝo de Litovio de 1990 kaj 1991, kiu ekde tiuj jaroj en Litovio propagandis amasajn kuradojn, gimnastikadojn, banadon en la balta maro ankaŭ dum la frostaj monatoj, vegetaran nutradon kaj aliajn metodojn por fortigo de la imunsistemo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]