Kajo (ŝipado)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Kajo (dekstre) kaj varfo (meze) en la haveno de Québec, fine de la 19a jarcento

Kajo (ŝipado) estas konstruita platformo paralela al sufiĉe profunda akvo, por ke ŝipoj tie restantaj estu facile alireblaj por pasaĝeroj aŭ kargo. La saman funkcion havas varfo. - Dum kajo kutime estas solide konstruita, varfo kutime estas palafita konstruaĵo.

Laŭ Francisko Azorín Kajo estas Terbenkego firmigita per muro, laŭlonge de rivero aŭ ĉe la marbordo, uzata kiel elŝipigejo, aŭ ĉe stacidomo por elvagonigi varojn.[1] Li indikas etimologion el kimra kale (limo, bordo).[2]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La kajomuro estas vertikala muro, kiu disponigas bolardojn aŭ ringojn por ligi la ŝipojn. Kajo (kaj kajomuro) estu konstruitaj tre stabile por elteni la grandegan ŝarĝon de arganoj, fervojaj vagonoj kaj staplita varo. Por disponigi pli da spaco por ŝipoj, kajoj ofte estas pligrandigataj per pierojmoleoj.

En grandaj urboj ĉeriveraj reteniĝis la nomo "kajo" por laŭbordaj stratoj, kie iam estis elŝipejoj (kiuj intertempe translokiĝis ekster la urbon). Ekzemploj por tiaj eks-elŝipejoj, kiuj hodiaŭ estas bulvardoj aŭ promenejoj: Quai d´Orsay en Parizo, kie hodiaŭ troviĝas la franca ministerio pri eksteraj rilatoj, Bund en ŜanghajoFranz-Josephs-Kai en Vieno.

La kajo (fervojo) havas la saman funkcion rilate al vagonaro, nome plifaciligi la alireblon por pasaĝeroj kaj varoj.

Etimologio: tra franca quai, el nederlanda kaai, eble el kelta cae.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 100.
  2. Azorín, samloke.