Monreformo en Ĉeĥoslovakio (1953)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prezidento Antonín Zápotocký, dum kies regado la reformo estis farita

Monreformo en Ĉeĥoslovakio okazis en 1953, kiam la komunisma registaro de Ĉeĥoslovakio klopodis forigi la porciolimigon, malhelpi al nigra merkato kaj ankaŭ malplialtigi la rilaton de mendado al ofertado en la malriĉa epoko post la dua mondmilito.

Per la reformo la registaro forigis inflacion de la valuto, sed samtempe damaĝis al multaj et- kaj grand-ŝparintoj, entreprenistoj kaj komercistoj, kiuj pro ĝi perdis sian funkcian kapitalon. La reformo okazis malgraŭ mensoga trankviliga anonco, kiun la komunisma prezidento Antonín Zápotocký faris ankoraŭ 36 horojn antaŭe, kiam li publike proklamis en radio, ke la ĉeĥoslovaka krono estas firma kaj ke tia paŝo tute ne estas pensebla. Malgraŭ tiu aserto, la reformo efektive okazis, la 1-an de junio 1953.

Sekve de la reformo, kiu ne estis konsultita kun la Internacia Monunua Fonduso, oni en 1954 nuligis la membrecon de Ĉeĥoslovakio en tiu organizo.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Československá měnová reforma (1953) en la ĉeĥa Vikipedio.