Detlev von Liliencron

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Detlev von Liliencron
Persona informo
Detlev von Liliencron
Naskonomo Friedrich Adolf Axel von Liliencron
Naskiĝo 3-an de junio 1844 (1844-06-03)
en Kiel
Morto 22-an de julio 1909 (1909-07-22) (65-jaraĝa)
en Rahlstedt
Tombo Rahlstedt Cemetery vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Subskribo Detlev von Liliencron
Familio
Patro Louis Freiherr von Liliencron vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • poeto-juristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Detlev VON LILIENCRON [detlef fon LILjenkron], aŭ realnome: Friedrich Adolph Axel Freiherr VON LILIENCRON (naskiĝis la 3-an de junio 1844 en Kijlo [Kiel], mortis la 22-a de julio 1909 en Alt-Rahlstedt, nuntempe parto de Hamburgo) estis germana verkisto.

Liliencron naskiĝis en Kijlo kiel filo de malriĉiĝinta nobela familio, fariĝis oficiro, partoprenis diversajn militojn, sed devis fini tiun ĉi karieron pro grandaj mon-ŝuldoj. En la jaro 1875 li ekvivis en Usono, sed du jarojn poste li revenis al Germanio kaj vivtenis sin kiel oficisto. La verkadon li komencis relative malfrue: En 1883 li publikigis sian unuan libron kaj ekde 1887 li laboris kiel sendependa verkisto en Munkeno kaj Hamburgo.

Liliencron estas grava reprezentanto de la impresionismo. Temoj de liaj verkoj estas amo kaj naturo, sed ankaŭ milito kaj ĉasado.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Adjutantenritte und andere Gedichte (poemoj, 1883)
  • Die Rantzow und die Pogwisch (dramo, 1886)
  • Eine Sommerschlacht (noveloj, 1886)
  • Breide Hummelsbüttel (romano, 1887)
  • Unter flammenden Fahnen (rakontoj, 1888)
  • Gedichte (poemoj, 1889)
  • Der Haidegänger und andere Gedichte (poemoj, 1890)
  • Neue Gedichte (poemoj, 1893)
  • Poggfred (eposo, 1896)
  • Leben und Lüge (membiografia romano, 1908)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.