Anselm Peter Schwab

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Anselm Schwab)
Anselm Peter Schwab
Persona informo
Naskiĝo 1910
Morto 1983
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Universitato de SalcburgoUniversitato de Innsbruck
Okupo
Okupo teologo
vdr

Anselm Peter SCHWAB (naskiĝinta la 3-an de junio 1910 en Bergheim, mortinta la 23-an de majo 1983 en Salcburgo) estis aŭstra benediktano, pastro kaj apoganto de la t.n. liturgia movado. Frokulo li estis ĉe la Arkiabatejo Sankta Petro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de masonisto li frekventis la salcburgan benediktanan gimnazion ekde 1922 kaj trapasis la abiturientan ekzamenon ĉe Kollegium Borromaeum Salzburg en 1930. Baldaŭ poste li iĝis monaĥo kaj faris la votojn en aŭgusto 1931 respektive en septembro 1934. Post fino de la teologistudoj ĉe la Salcburga universitato li ordiniĝis sacerdoto en julio 1936 en la Katedralo de Salcburgo.

De septembro 1936 ĝis majo 1939 li studis klasikan filologion ĉe la Universitato de Innsbruck, kion pli malfrue malebligis la nazioj. Ĝis 1946 Schwab estis helpa pastro en Abtenau kaj kapelano ĉe la prepostejo de Wieting (Klein Sankt Paul) kaj en sia salcburga klostro. En februaro 1946 ekeblis la daŭrigo de la filologistudo kaj doktoriĝo sukcesis en majo 1949.

Agadoj[redakti | redakti fonton]

Jam somere de 1948, do antaŭ la doktoriĝo, Schwab nomumigis prioro de la pilgrimejo Maria Plain kiun oficon li plenumis ĝismorte.

Inter 1952 kaj 1972 li posteulis Adalbero Raffelsberger, ĉefo de la Aŭstria Liturgia Instituo kaj eldonisto de la periodaĵo "Heiliger Dienst". Ekde 1949 li redaktis ĉiun latinlingvan mortanoncon por la salcburgaj konventaj mortintoj.[1]

Catholica Unio[redakti | redakti fonton]

En julio 1953 Schwab iĝis krome ĝenerala sekretario de "Catholica Unio" (pontifika instituto de la kongregacio por la orienteŭropaj eklezioj). Eĉ la sidejo lokiĝis al Maria Plain. Ĝis 1960 Schwab gravegis por la menciita instituto.[2]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Studien zur Kosmologie der Naassener (Innsbruck: disertaĵo nepresita, 1949).
  • Die Überwindung der Daseinsangst durch die christliche Heilsordnung in Spätantike und Gegenwart. Ĉe: Heiliger Dienst 5 (1951), p. 15–19, 108–113.
  • Das Taufbecken. Ĉe: Der Dom zu Salzburg. Symbol und Wirklichkeit. Hg. zur Vollendung des Wiederaufbaues 1959 (Salzburg: Österreichisches Borromäuswerk 1959), p. 34–36.
  • artikolserio ĉe Rupertibote pri la nova paska liturgio (de papo Pio la 12-a).
  • Zur 10. Wiederkehr des Todestages von P. Adalbero Raffelsberger O.S.B. Ĉe: Heiliger Dienst 3 (1962), p. 69–72.
  • Votiva Planidis Gaudia. Ĉe: Maria Plain 1674–1974. Festschrift (=Studien und Mitteilungen zur Geschichte des Benediktinerordens und seiner Zweige. 84), p. 240–248.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • mortanonco, Archiv der Erzabtei St. Peter in Salzburg, Hs. A 616, 1983 V 24.
  • votfara registro de Friedrich Hermann, Archiv der Erzabtei St. Peter in Salzburg, Akt 3122, nr. 578.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Anselm Peter Schwab en la germana Vikipedio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gerald Hirtner: Netzwerk der Tugendhaften neuzeitliche Totenroteln als historische Quelle, St. Ottilien 2014, ISBN 978-3-8306-7678-2, p. 189
  2. Gottfried Glaßner: "Ostkirchenarbeit und ostkirchliche Initiativen im Vorfeld der Gründung der Salzburger Sektion der Stiftung PRO ORIENTE." Ĉe: Ostkirchliches Christentum in Salzburg. Salzburg 2006, p. 67–68