Konferenco de Messino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Konferenco de Messino okazis de la 1-a de junio ĝis la 3-a de junio 1955 en itala urbo Messina (Sicilio). Konferenco de ministroj pri eksteraj aferoj de ses membraj ŝtatoj de Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo rezultis al kreado de Eŭropa Ekonomia Komunumo je la 1-a de januaro 1958 kadre de traktatoj de Romo. Partoprenantoj de la konferenco estis Johan Willem Beyen (Nederlando), Gaetano Martino (Italio), Joseph Bech (Luksemburgo), kiu estis prezidanto de la konferenco, Antoine Pinay (Francio), Walter Hallstein (Germanio) kaj Paul-Henri Spaak (Belgio). En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Messinská konference en la ĉeĥa Vikipedio. Numero de revizio ne estis difinita.