Saltu al enhavo

Anerood Jugnauth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anerood Jugnauth
Persona informo
Anerood Jugnauth
Naskiĝo 29-an de marto 1930 (1930-03-29)
en Vacoas-Phoenix
Morto 3-an de junio 2021 (2021-06-03) (91-jaraĝa)
en Curepipe
Religio hinduismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Maŭricio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater City Law School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Mauritian Militant Movement (en) Traduki
Militant Socialist Movement (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Sarojini Jugnauth (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Pravind Jugnauth (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
advokato Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Anerood Jugnauth kun George W. Bush en la Blanka Domo la 26-an de junio 2003

Sir Anerood Jugnauth (nagarie अनिरुद्घ जगन्नाथ, Aniruddha Jagannath, naskiĝis la 29-an de marto 1930 en Vacoas-Phoenix - 3-an de junio 2021) estis maŭricia politikisto. Li estis la kvara ŝtata prezidanto de la respublika insula ŝtato Maŭricio en la Hinda Oceano, kaj oficis en la prezidanta funkcio inter oktobro 2003 kaj julio 2012. Krome li ankaŭ funkciis kiel ĉefministro, ministro pri defendo kaj ministro pri internaj aferoj de Maŭricio. Li apartenis al la plimulto de insulanoj, kiuj etne devenas el Barato.

Jam en la 1960-aj jaroj li havis aktivan rolon en la traktadoj pri ŝtata sendependiĝo de Maŭricio. Inter la jaroj 1982 kaj 1995 kaj inter 2000 kaj 2003 li funkciis kiel ĉefministro. Paul Berenger elektiĝis ĉefministro en aŭtuno 2003, li la 1-an de oktobro 2003 nomumis Anerood Jugnauth nova ŝtata prezidanto. Du antaŭaj prezidantoj forlasis sian postenon pro sia malkonsento subskribi kaj oficialigi tre malsamopinie pridiskutitajn leĝon pri batalo kontraŭ terorismo. Laŭkonstitucie, la prezidanta oficperiodo de Anerood Jugnauth finiĝis en 2012.