Krzysztof Celestyn Mrongovius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Krzysztof Celestyn Mrongovius

Mrongovius portret.jpg

Naskiĝo 16-a de julio 1764
en Olsztynek, Reĝlando Prusio
Morto 3-a de junio 1855
en Gdańsk, Reĝlando Prusio
Civitaneco Pollando
Fama pro konservado de la pola lingvo; eksploristo de kaŝuba lingvo kaj kaŝuba kulturo
Influoj Immanuel Kant
v  d  r
Information icon.svg

Krzysztof Celestyn Mrongovius (germane Christoph Cölestin Mrongovius; pole Krzysztof Celestyn Mrongowiusz, 16-a de julio 17643-a de junio 1855 estis protestanta pastoro, verkisto, filozofo, distingita lingvosciencisto kaj tradukisto. Mrongovius estis konata defendanto de la pola lingvo en Varmio kaj Mazury.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mrongovius, filo de Bartholomeus, naskiĝis en Olsztynek en Reĝlando Prusio (nun en Pollando). Mrongovius ĉeestis lernejon en Zalewo, kaj tiam studis ĉe la katedrala lernejo en Kenigsbergo. Li enmatrikulis la 21an de marto 1782 ĉe Universitato de Königsberg. Dum sia dua semestro, li ĉeestis en metafizikaj prelegoj de Immanuel Kant, sekvita de teologio, logiko, antropologio, morala filozofio kaj fiziko.

De 1790-1796 Mrongovius instruis la polan kaj la grekan en Collegium Fridericianum. En 1796 li geedziĝis kun Wilhelmina Luise Paarmann. Ĝis 1798 li ankaŭ estis eldonisto de pola lingvoj en pluraj eldonejoj en Prusio. En 1798 li ricevis pastorecon en Preĝejo de Sankta Anna en Gdańsk, kie li ankaŭ instruis la polan en 1812-1817. Krom la pola, la greka kaj la kaŝuba, li instruis en la ĉeĥa kaj em la rusa ankaŭ. Li mortis en aĝo de 91, la 3-an de junio 1855 en Gdańsk.

Honore Mrongovius, la nomo de la eksa orientprusia urbo Sensburg (pole Żądzbork) estis ŝanĝita al Mrągowo en 1947 fare de la nova pola registaro.

Laboro[redakti | redakti fonton]

Mrongovius estas konata pro konservado kaj instruado de la pola kultura heredaĵo kaj lingvo en Gdańsk (Danzig) al homoj el la teritorioj tuŝitaj de la departigoj de Respubliko de Ambaŭ Nacioj. Li ankaŭ iniciatis la esploradon de kaŝuba kulturo kaj kolektis multajn slavajn artefaktojn de Masuria. Li tradukis al la pola verkojn kiel Anabasis. Mrongovius estis membro-korespondanto de la Societo de Amikoj de Scienco en Varsovio (ekde 1823) (aprobita per aklamo), Gesellschaft für Pommersche Geschichte und Altertumskunde en Szczecin (de 1827) kaj membro-korespondanto de la Krakova Scienca Societo (pole Towarzystwo Naukowe Krakowskie) (ekde 1833)[1]. Li estis honorita kun medalo kaj membreco de Historia-Literatura Societo en Parizo (1852), tiel kiel la prusa Ordo de la Ruĝa Aglo, 4-a klaso (1843). Dum liaj verkoj li estis apogita fare de princo Adam Kazimierz Czartoryski kaj li korespondis kun kleruloj kiel ekzemple Stanisław Staszic, Tadeusz Czacki, Alojzy Feliński, Andrzej Horodyski, Stanisław Kostka Potocki kaj Samuel Bogumił Linde.

Mrongovius estas ankaŭ grava kiel la ĉeffonto de sep aroj de notoj sur prelegoj de Immanuel Kant en antropologio, metafiziko, teologio, fiziko, logiko, kaj du sur morala filozofio. Mrongovius estis verkinto de kelkaj libroj kaj unu el la unuaj polaj-germanaj vortaroj. Lia vasta kolekto de libroj, nombranta pli ol 1000 pecoj, inkludante multajn maloftajn manuskriptojn, hodiaŭ estas konservataj en la biblioteko de Pola Scienca Akademio en Gdańsk (Danzig).

Detala polaj-germanaj vortaroj[redakti | redakti fonton]

  • 1794 Marienwerder Königl. Westpreuß. Kanterschen Hofbuchdruckerey. Christoph Coelestin Mrongovius Handwörterbuch der Hochpolnischen MundartNowy Slownik Polsko-niemiecki.
  • 1835 Königsberg in Preussen: Gebrüder Bornträger, Ausführliches polnisch-deutsches Wörterbuch — kritisch bearbeitet von Christoph Cölestin Mrongovius

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • BIEŃKOWSKI, Wiesław. (1983) Krzysztof Celestyn Mrongowiusz 1764–1855. W służbie umiłowanego języka (Polish).
  • Bieńkowski, Wiesław, "Mrongowiusz (Mrongovius) Krzysztof Celestyn (1764–1855)", Polski Słownik Biograficzny, vol XXII, pp. 190–195.
  • Breza, Edward, "Leksykografia kaszubska" in "Komunikaty Instytutu Bałtyckiego", nº 21, pp. 63–68.
  • CIEŚLAK, Tadeusz. (1967) “Krzysztof Celestyn Mrongowiusz”, Sylwetki mazurskie i kaszubskie (Polish), p. 9–40.
  • Czerniakowska, Ewa, "Słowniki K. C. Mrongowiusza" (Dictionaries of K.C. Mrongovius), "Pomerania" 1985 nº9.
  • Żelazny, Mirosław and Werner Stark, "Zu Krzysztof Celestyn Mrongovius und seinen Kollegheften nach Kants Vorlesungen.", 1987.

Referencoj[redakti | redakti fonton]