Christoph Cölestin Mrongovius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christoph Cölestin Mrongovius
Persona informo
Krzysztof Celestyn Mrongowiusz
Naskiĝo 16-a de julio 1764
en Hohenstein en Reĝlando Prusio (ekde 1945 nomata Olsztynek)
Morto 3-a de junio 1855
en Dancigo, Reĝlando Prusio
Tombo Dancigo
Religio protestantismo
Etno germano
Lingvoj germanalatinagrekapolakaŝuba vd
Loĝloko Reĝlando Prusio
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Alma mater Universitato de Königsberg vd
Profesio
Okupo lingvistotradukistoverkistoinstruisto • vortaristo vd
Fama pro konservado de la pola lingvo; eksploristo de kaŝuba lingvo kaj kaŝuba kulturo
Verkado
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Christoph Cölestin MRONGOVIUS (jen germane, ankaŭ Christoph Coelestin Mrongovius; li mem en publikaĵoj en la pola ankaŭ uzis poligitan formon Krzysztof Celestyn Mrongowiusz, kaŝube Krësztof Celestin Mróngòwiusz, n. la 16-an de julio 1764, m. la 3-an de junio 1855) estis denaske germanlingva protestanta pastoro, verkisto, filozofo, distingita lingvosciencisto kaj tradukisto. Mrongovius estis konata defendanto de la pola lingvo en Varmio kaj Mazurio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mrongovius, filo de Bartholomeus, naskiĝis en Hohenstein en Reĝlando Prusio (nun Olsztynek en Pollando). Mrongovius ĉeestis lernejon en Saalfeld (nun pole Zalewo), kaj tiam studis ĉe la katedrala lernejo en Kenigsbergo. Li enmatrikulis la 21an de marto 1782 ĉe Universitato de Königsberg. Dum sia dua semestro, li ĉeestis en metafizikaj prelegoj de Immanuel Kant, sekvita de teologio, logiko, antropologio, morala filozofio kaj fiziko.

De 1790-1796 Mrongovius instruis la polan kaj la grekan en Collegium Fridericianum. En 1796 li geedziĝis kun Wilhelmina Luise Paarmann. Ĝis 1798 li ankaŭ estis eldonisto de pola lingvoj en pluraj eldonejoj en Prusio. En 1798 li ricevis pastorecon en Preĝejo de Sankta Anna en Dancigo (ekde 1945 esperante nomata Gdansko), kie li ankaŭ instruis la polan en 1812-1817. Krom la pola, la greka kaj la kaŝuba, li instruis en la ĉeĥa kaj em la rusa ankaŭ. Li mortis en aĝo de 91, la 3-an de junio 1855 en Dancigo.

Honore al Mrongovius, la nomo de la eksa orientprusia urbo Sensburg (pole Żądzbork) estis ŝanĝita al Mrągowo en 1947 fare de la nova pola registaro.

Laboro[redakti | redakti fonton]

Mrongovius estas konata pro konservado kaj instruado de la pola kultura heredaĵo kaj lingvo en Dancigo) al homoj el la teritorioj tuŝitaj de la departigoj de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj. Li ankaŭ iniciatis la esploradon de kaŝuba kulturo kaj kolektis multajn slavajn artefaktojn de Mazurio. Li tradukis al la pola lingvo verkojn kiel Anabazo de Ksenofono. Mrongovius estis membro-korespondanto de la Societo de Amikoj de Scienco en Varsovio (ekde 1823) (aprobita per aklamo), Gesellschaft für Pommersche Geschichte und Altertumskunde en Szczecin (de 1827) kaj membro-korespondanto de la Krakova Scienca Societo (pole Towarzystwo Naukowe Krakowskie) (ekde 1833)[1]. Li estis honorita kun medalo kaj membreco de Historia-Literatura Societo en Parizo (1852), tiel kiel la prusa Ordeno de la Ruĝa Aglo, 4-a klaso (1843). Dum liaj verkoj li estis apogita fare de princo Adam Kazimierz Czartoryski kaj li korespondis kun kleruloj kiel ekzemple Stanisław Staszic, Tadeusz Czacki, Alojzy Feliński, Andrzej Horodyski, Stanisław Potocki kaj Samuel Linde.

Mrongovius estas ankaŭ grava kiel la ĉefa fonto de sep aroj de notoj sur prelegoj de Immanuel Kant en antropologio, metafiziko, teologio, fiziko, logiko, kaj du sur morala filozofio. Mrongovius estis verkinto de kelkaj libroj kaj unu el la unuaj polaj-germanaj vortaroj. Lia vasta kolekto de libroj, nombranta pli ol 1000 pecoj, inkludante multajn maloftajn manuskriptojn, hodiaŭ estas konservataj en la biblioteko de Pola Scienca Akademio en Gdansko.

Detalaj polaj-germanaj vortaroj[redakti | redakti fonton]

  • 1794 Marienwerder: Königlich Westpreußische Kantersche Hofbuchdruckerey. Christoph Coelestin Mrongovius Handwörterbuch der Hochpolnischen MundartNowy Slownik Polsko-niemiecki.
  • 1835 Königsberg in Preussen: Gebrüder Bornträger, Ausführliches polnisch-deutsches Wörterbuch — kritisch bearbeitet von Christoph Cölestin Mrongovius

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bieńkowski, Wiesław. (1983) K. C. Mrongowiusz 1764–1855. W służbie umiłowanego języka (pole: "K. C. Mrongowiusz 1764-1855. En la servo de la amata lingvo").
  • Bieńkowski, Wiesław, "Mrongowiusz (Mrongovius) Krzysztof Celestyn (1764–1855)", Polski Słownik Biograficzny (pola biografia vortaro), vol XXII, pp. 190–195 (pole)
  • Breza, Edward, "Leksykografia kaszubska" en "Komunikaty Instytutu Bałtyckiego", nº 21, pp. 63–68 (pole)
  • Cieślak, Tadeusz. (1967) “Krzysztof Celestyn Mrongowiusz”, Sylwetki mazurskie i kaszubskie (pole: "Mazuraj kaj kaŝubaj siluetoj"), p. 9–40.
  • Czerniakowska, Ewa, "Słowniki K. C. Mrongowiusza" (pole: vortaroj de K.C. Mrongovius), "Pomerania" 1985 nº9.
  • Żelazny, Mirosław kaj Stark, Werner "Zu Mrongovius und seinen Kollegheften nach Kants Vorlesungen" (germane: "Pri Mrongovius kaj liaj kolegiaj kajeroj bazitaj sur la prelegoj de Kant"), 1987

Referencoj[redakti | redakti fonton]