Václav Vorlíček
Etoso
Václav Vorlíček | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de junio 1930 en Prago |
Morto | 5-an de februaro 2019 (88-jaraĝa) en Prago |
Mortokialo | Pulma kancero |
Tombo | tombejo de Vyšehrad |
Lingvoj | germana • ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio Ĉeĥio |
Alma mater | Praga Akademio de Prezentartoj Film and TV School of the Academy of Performing Arts in Prague (en) |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro scenaristo filma scenaristo |
Václav VORLÍČEK (naskiĝis la 3-an de junio 1930 en Prago, mortis la 5-an de februaro 2019 en Prago) estis ĉeĥa filmreĝisoro.
Li grave kontribuis al la granda sukceso de la ĉeĥa filmbranĉo pri fabeloj kaj komedioj.
Sian profesion li lernis de 1951 ĝis 1956 en la filmakademio FAMU. Poste li laboris en la filmentrepreno Barrandov kiel reĝisoro kaj scenaristo. Dum multaj jaroj li kunlaboris kun la verkisto kaj scenaristo Miloš Macourek.
La filmtrukoj en liaj filmoj superas la internacian nivelon kaj havas gravan diferencon al kutimaj filmtrukoj: li uzas la trukojn konscie, por subteni la rakonton, ne por nur frapi la spektanton. Liaj filmoj havas rakonton: spritan, fantaziplenan – vere magian.
Filmaro
[redakti | redakti fonton]- »Sinjoro, vi estas vidvino!« (»Pane, vy jste vdova!«); 1970
- »Knabino sur balailo« (»Dívka na koštěti«); 1972
- »Tri aveloj por cindrulino« (»Tři oříšky pro Popelku«, »Drei Haselnüsse für Aschenbrödel«); 1973
- »Kiel kisveki Dormantan Belulinon« (»Jak se budí princezny«); 1977
- »Arabela« (»Arabela«, televidserio); 1980
- »Ferdinando la fluganta« (»Létající Čestmír«, televidserio); 1982 – 1984
- »Arabela revenas« (»Arabela se vrací«, televidserio); 1994
- »La magia libro« (»Kouzelný měšec«); 1995
- »La fajrobirdo« (»Pták Ohnivák«); 1996
- »La laga reĝino« (»Jezerní královna«); 1997
- »Falkdresisto Tomas« (»Král sokolů«); 2000
- »Maks, Susi kaj la magia telefono« (»Mach, Šebestová a kouzelné sluchátko«); 2001
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Václav Vorlíček en la Interreta filma datenbazo (Internet Movie Database)