Jelena Isinbajeva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jelena Isinbajeva
Persona informo
Naskiĝo 3-an de junio 1982 (1982-06-03) (41-jaraĝa)
en Volgogrado
Lingvoj rusatabasara
Ŝtataneco RusioSovetunio
Alma mater Volgograd State Academy of Physical Culture
Okupo
Okupo stangoaltosaltisto • atleto • sports official
TTT
Retejo http://www.yelena-isinbaeva.com/
vdr
Jelena Isinbajeva en 2007

Jelena Gaĝijevna Isinbajeva (ruse Елена Гаджиевна Исинбаева, ŝi skribas sian nomon per latinaj literoj mem Yelena Isinbaeva) estas rusia atletikistino, kiu saltis mondrekordon (preter 5,05 metroj) en stangoaltsaltado la 28-an de aŭgusto 2009 en Letzigrund en Zuriko. Je tio la kvanto da ŝiaj mondrekordoj atingis 27.

Ŝi naskiĝis la 3-an de junio 1982 en Volgogrado en la tiama Soveta Unio en interetna familio de tabasarana patro kaj rusa patrino. En la jaroj 2004 kaj 2008 ŝi gajnis la olimpikajn ludojn en la stangoaltsaltado kaj fariĝis eŭropa ĉampionino en la jaroj 2006, kaj monda ĉampionino en la jaroj 2005 kaj 2007.

Jelena Isinbajeva

Jelena Isinbajeva havas altecon de 1,74 m kaj konkurspezon de 65 kg.

Laŭ informoj de la jaro 2008 la sportistino konstante loĝas en Monako[1].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]