Ève Curie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ève Curie
Ève Curie.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 6-an de decembro 1904 (1904-12-06)
en Parizo
Morto 22-an de oktobro 2007 (2007-10-22) (102-jara)
en Novjorko, Nov-Jorkio, Flag of the United States.svg Usono
Loĝloko Francio
Ŝtataneco Francio, Usono
Alma mater Collège Sévigné
Profesio ĵurnalisto, pianisto, verkisto, muzikkritikisto, scenaristo, biografo, diplomato, membro de Franca rezistado
Lingvoj franca lingvo
Verkaro Journey Among Warriors
Familianoj
Edz(in)o Henry Richardson Labouisse
Patro Pierre Curie
Patrino Marie Curie
Frat(in)o Irène Joliot-Curie
v  d  r
Information icon.svg
Ève, Marie kaj Irene Curie en 1908.

Ève Denise Curie Labouisse (franca prononco: [ɛv dəniz kyʁi labwis]; 6a de decembro, 1904 – 22a de oktobro, 2007) estis franca kaj usona verkisto, ĵurnalisto kaj pianisto. Ève Curie estis la plej juna filino de Marie Skłodowska-Curie kaj Pierre Curie. Ŝia fratino estis Irène Joliot-Curie kaj ŝia bofrato estis Frédéric Joliot-Curie. Ève estis la nura membro de sia familio kiu ne elektis karieron kiel sciencisto kaj ne ricevis Nobel-premion, kvankam ŝia edzo Henry Richardson Labouisse, Jr. ricevis la Nobel-premion en 1965 je la konto de UNICEF. Ŝi laboris kiel ĵurnalisto kaj estis aŭtoro de la biografio de sia patrino Madame Curie kaj de libro pri milito, nome Journey Among Warriors.[1][2] El la 1960-aj jaroj ŝi engaĝiĝis por labori por UNICEF, kaj havigis helpon por infanoj kaj patrinoj en disvolvigantaj landoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Curie, Ève (1938). Madame Curie, tradukita de Vincent Sheean (1a eld.). Garden City, New York: Doubleday, Doran and Co., Inc. Alirita la 23an de aŭgusto 2016 – pere de Internet Archive.
  2. Curie, Ève (1943). Journey Among Warriors (1a eld.). Garden City, New York: Doubleday, Doran and Co., Inc. Alirita la 23an de aŭgusto 2016 – pere de Internet Archive.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]