Tadeusz Estreicher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tadeusz Estreicher
Persona informo
Naskiĝo 19-an de decembro 1871 (1871-12-19)
en Krakovo
Morto 8-an de aprilo 1952 (1952-04-08) (80-jaraĝa)
en Krakovo
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato-Kolegio de LondonoJagelona Universitato
Familio
Patro Karol Estreicher
Okupo
Okupo kemiistohistoriisto • universitata instruisto
vdr

Tadeusz ESTREICHER (19a de decembro 1871 – 8a de aprilo 1952) estis pola kemiisto, historiisto kaj pioniro de kriogeniko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Tadeusz Estreicher naskiĝis en Krakovo kiam ĝi estis parto de Aŭstrio-Hungario. Li edukiĝis en la intelekta etoso de influa dinastio de profesoroj de la Jagelona Universitato.

Estreicher studis en Berlino, Leipzig, kaj en Londono kun William Ramsay. Kiel studento en la Jagelona Universitato, Estreicher laboris kiel asistanto de Karol Olszewski, la unua kemiisto kiu likvigis oksigenon.

El 1906 ĝis 1919 li laboris en Svisio kiel profesoro por minerala kaj ĝenerala kemio en la Universitato de Friburgo kie li estris laboratorion de kriogeniko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj
Fontoj
  • Banach, A.K., Dybiec, J. & Stopka, K. The History of the Jagiellonian University. Kraków: Jagiellonian University Press, 2000.
  • Burek, Edward (ed.) “Estreicher, Tadeusz” in Encyklopedia Krakowa. Kraków: PWM, 2000.
  • Julian Kamecki, „Prof. dr Tadeusz Estreicher (1871-1952): Uczony i człowiek“, Roczniki chemii: Annales Societatis Chimicae Polonorum, vol.26, no.4, 1952, pp.505-519.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Fakultato de Kemio en la Jagelona Universitato
  • Olszewski’s apparatus en la Muzeo de la Jagelona Universitato
  • TADEUSZ ESTREICHER (Thaddaeus Estreicher-Rozbievski) (1871-1952). Polish chemist and historian of science ..., Obituary in Nature (69, xo080o, 1952)JSTOR