Diskuto:Dispartigoj de Pollando-Litovio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kvankam en multaj lingvoj la artikola temo estas simple nomata "dispartigoj de Pollando", fakte klare temas pri la tri dispartigoj de Pollando-Litovio respektive (ekster konteksto iom malpli facile kompreneble) "dispartigoj de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj". Nepre la artikola titolo devas reflekti tion, sen ajnaj naciismaj sentoj... Mi, laŭ la modelo de la norvega lingvo, adaptas la titolon. Aidas (diskuto) 21:06, 17 Jul. 2012 (UTC)

PS: Nur post la alidirektigo mi konstatis, ke en septembro 2011 Thomas Pusch jam argumentis tute same kaj alinomigis la artikolon al tute sama ĝusta titolo dispartigoj de Pollando-Litovio. Iu anonimulo, kiu donis al si vikipedian nomon tutsole nur por tiu-ĉi ago, malfaris la alinomigon, sen ajna argumentado, tute silente. Tia agado ne konvinkas... Aidas

Bonvolu malfari la kategoriŝanĝon al Kategorio:Historio de Prusio! La tuta Kategorio:Historio de Prusio estas neuzenda. Prefere forigu la kategorion tute kaj ŝovu la tutan enhavon al Kategorio:Prusio. Dankon! Nun ekzistantaj landoj havas apartan kategorion "Historio de ..." por distingi inter aktualaj kaj historiaj sciaĵoj. Sed la lando Prusio jam ne ekzistas, do ĉio kio rilatas al Prusio aŭtomate apartenas al Historio de Prusio. Same pri ĉiuj aliaj pereintaj landoj... - Moldur (diskuto) 14:08, 18 Jul. 2012 (UTC)