Distrikto Dahme-Spreewald
| blazono | mapo |
|---|---|
| Bazaj datumoj | |
| Federacia lando: | Brandenburgio |
| Administra urbo: | Lübben (Spreewald) |
| Areo: | 2 261 km² |
| Loĝantoj: | 178 793 (fine de decembro 2024) |
| Loĝdenso: | 71 po km² |
| Aŭtokodo: | LDS |
| Municipokodo: | 12061 |
| Komunumoj: | 37 |
| Situo ene de Brandenburgio | |
La distrikto (germane: Landkreis) Dahme-Spreewald (sorabe: Wokrejs Damna-Błota) situas en la suda mezo de la federacia lando Brandenburgio de Germanio. La urbo Lübben (Spreewald) estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 2261,01 km² fine de decembro 2024 loĝis 178 793 homoj; do meznombre 71 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la Distrikto Dahme-Spreewald estas signita per 2.
Najbaraj distriktoj estas oriente Oder-Spree, sude Spree-Neiße, Oberspreewald-Lausitz, Elbe-Elster kaj okcidente Teltow-Fläming. En la nordo la distrikto limas al Berlino. En malsuprasoraba, do nord-soraba, lingvo la distrikto nomiĝas Wokrejs Damna-Błota.

Urbaj kaj neurbaj komunumoj
[redakti | redakti fonton]Post administra reformo de la jaro 2003, kiu reduktis la nombron de memstaraj komunumoj, la distrikto ankoraŭ konsistas el 37 komunumoj, el kiuj 8 havas urbajn rajtojn. Laŭ oficiala komunikaĵo de 2008 tri komunumoj oficiale estas dulingvaj - en ili samrajte oficialas la germana kaj malsuprasoraba lingvoj.[1]
(inter krampoj la nombro de loĝantoj fine de decembro 2024)[2]
Urboj
¹ Urboj sen membreco en komunumaro
- Golßen ¹ (2458)
- Königs Wusterhausen (39 360)
- Lieberose ¹ (1330)
- Lübben (Spreewald) (14 028)
- Luckau (9203)
- Märkisch Buchholz ¹ (849)
- Mittenwalde (10 027)
- Teupitz ¹ (1902)
- Wildau (10 717)
Neurbaj komunumoj sen membreco en komunumaro
- Bestensee (9171)
- Eichwalde (6341)
- Heideblick (3514)
- Heidesee (7407)
- Märkische Heide (3757)
- Schönefeld (19 154)
- Schulzendorf (9562)
- Zeuthen (11 431)
Komunumaroj kaj membraj komunumoj
(administra centro *)
|
1. Lieberose/Oberspreewald
2. Schenkenländchen (9271)
|
3. Unterspreewald (8953)
|
La 1-an de januaro 2013 la antaŭaj komunumaroj Amt Golßener Land kaj Amt Unterspreewald unuiĝis al nova komunumaro Amt Unterspreewald.
Esperanto
[redakti | redakti fonton]En la distrikto troviĝas la Esperanto-Stacio en Halbo (germane: Halbe) iom sude de Berlino.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Spree
- Spree-arbaro (Spreewald)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficialaj retpaĝoj de la distrikto, germanlingvaj Arkivigite je 2020-05-10 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Amtsblatt für Brandenburg ("oficiala periodaĵo por Brandenburgio"), 19-a jarkolekto, n-ro 19 de la 14-a de majo 2008, paĝoj 1234 ĝis 1236 germane
- ↑ fonto: landa statistika oficejo, germane
| ||||||
| ||||||