Distrikto Oder-Spree

El Vikipedio, la libera enciklopedio
blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia lando: Brandenburgio
Administra urbo: Beeskow
Areo: 2 242 km²
Loĝantoj: 178 803
(fine de decembro 2019)
Loĝdenso: 79 po km²
Aŭtokodo: LOS
Municipokodo: 12067
Komunumoj: 37
Situo ene de Brandenburgio
situo de la distrikto en Brandenburgio

La distrikto Oder-Spree (germane: Landkreis) situas en la oriento de la federacia lando Brandenburgio de Germanio. La urbo Beeskow estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 2 242,49 kvadrataj kilometroj fine de decembro 2019 loĝis 178 803 homoj; do meznombre 86 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Oder-Spree estas signita per 8.

Brandenburg.jpg

Najbaraj distriktoj estas sude Spree-Neiße (12), sude kaj sudokcidente Dahme-Spreewald (2), norde Märkisch-Oderland (5) kaj la urbo Frankfurt (Oder). En la nordo krome limas Berlino kaj en la oriento Pollando.

Urbaj kaj neurbaj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Post administra reformo de la jaro 2003, kiu reduktis la nombron de memstaraj komunumoj, la distrikto ankoraŭ konsistas el 38 komunumoj, el ili 7 kun urbaj rajtoj.

(inter krampoj la nombro de loĝantoj fine de decembro 2019)[1]

Urboj
¹ urbo kun membreco en komunumaro

  1. Beeskow (8040)
  2. Eisenhüttenstadt (23 878)
  3. Erkner (11 856)
  4. Friedland (2985)
  5. Fürstenwalde (Spree) (31 965)
  6. Müllrose ¹ (4636)
  7. Storkow (Mark) (9226)

Neurbaj komunumoj sen membreco en komunumaro

  1. Grünheide (Mark) (8755)
  2. Rietz-Neuendorf (4098)
  3. Schöneiche bei Berlin (12 789)
  4. Steinhöfel (4495)
  5. Tauche (3809)
  6. Woltersdorf (8302)

Komunumaroj kaj membraj komunumoj
(administra centro *)

1 Brieskow-Finkenheerd (7488)

  1. Brieskow-Finkenheerd * (2334)
  2. Groß Lindow (1702)
  3. Vogelsang (711)
  4. Wiesenau (1263)
  5. Ziltendorf (1478)

2 Neuzelle (6457)

  1. Lawitz (564)
  2. Neißemünde (1609)
  3. Neuzelle * (4284)

3 Odervorland (10 231)

  1. Berkenbrück (1016)
  2. Briesen (Mark) * (2827)
  3. Jacobsdorf (1893)

4 Scharmützelsee (10 312)

  1. Bad Saarow * (6003)
  2. Diensdorf-Radlow (604)
  3. Langewahl (875)
  4. Reichenwalde (1216)
  5. Wendisch Rietz (1614)

5 Schlaubetal (9899)

  1. Grunow-Dammendorf (510)
  2. Mixdorf (902)
  3. Müllrose, urbo * (4636)
  4. Ragow-Merz (521)
  5. Schlaubetal (1814)
  6. Siehdichum (1516)

6 Spreenhagen (8713)

  1. Gosen-Neu Zittau (3239)
  2. Rauen (2014)
  3. Spreenhagen * (3460)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]