Distrikto Oberspreewald-Lausitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia lando: Brandenburgio
Administra urbo: Senftenberg
Areo: 1 795 km²
Loĝantoj: 109 371
(fine de decembro 2019)
Loĝdenso: 95 po km²
Aŭtokodo: OSL
Municipokodo: 12066
Komunumoj: 25
Situo ene de Brandenburgio
situo de la distrikto en Brandenburgio

La distrikto Oberspreewald-Lausitz (germane: Landkreis, nomata laŭ la regionoj supra (suda) parto de la Spree-arbaro, Spreewald, kaj Luzacio, Lausitz) situas en la sudo de la federacia lando Brandenburgio de Germanio. La urbo Senftenberg estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1 216,61 kvadrataj kilometroj fine de decembro 2019 loĝis 109 371 homoj; do meznombre 95 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Oberspreewald-Lausitz estas signita per 7.

Brandenburg.jpg

Najbaraj distriktoj estas okcidente Elbe-Elster, norde Dahme-Spreewald, oriente Spree-Neiße. En la sudo limas la saksaj distriktoj Kamenz kaj Riesa-Großenhain. La nordsoraba nomo de la dulingva Distrikto Oberspreewald-Lausitz estas Wokrejs Gorne Błota-Łužyca.

Urbaj kaj neurbaj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Post administra reformo de la jaro 2003, kiu reduktis la nombron de memstaraj komunumoj, la distrikto ankoraŭ konsistas el 25 komunumoj, el ili 9 kun urbaj rajtoj. Laŭ oficiala komunikaĵo de 2008 tri komunumoj oficiale estas dulingvaj - en ili samrajte oficialas la germana kaj malsuprasoraba lingvoj.[1]

(inter krampoj la nombro de loĝantoj fine de decembro 2019)[2]

Urboj
¹ urbo kun membreco en komunumaro

  1. Calau (7 720)
  2. Großräschen (8 471)
  3. Lauchhammer (14 336)
  4. Lübbenau (Spreewald)Lubnjow (Błota) (15 977)
  5. Ortrand ¹ (2 051)
  6. Ruhland ¹ (3 712)
  7. Schwarzheide (5 635)
  8. Senftenberg (23 895)
  9. Vetschau (Spreewald)Wětošow (Błota) (7 941)

Neurbaj komunumoj sen membreco en komunumaro

  1. Schipkau (6 661)

Komunumaroj kaj membraj komunumoj

1 Altdöbern (5 541)

  1. Altdöbern (2 376)
  2. Bronkow (580)
  3. Luckaitztal (779)
  4. Neupetershain (1 196)
  5. Neu-Seeland (610)

2 Ortrand (6 031)

  1. Frauendorf (702)
  2. Großkmehlen (1 058)
  3. Kroppen (705)
  4. Lindenau (752)
  5. Ortrand, urbo (2 051)
  6. Tettau (763)

3 Ruhland (7 163)

  1. Grünewald (532)
  2. Guteborn (520)
  3. Hermsdorf (776)
  4. Hohenbocka (973)
  5. Ruhland, urbo (3 712)
  6. Schwarzbach (650)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Amtsblatt für Brandenburg ("oficiala periodaĵo por Brandenburgio"), 19-a jarkolekto, n-ro 19 de la 14-a de majo 2008, paĝoj 1234 ĝis 1236 germane
  2. fonto: landa statistika oficejo, germane