Distrikto Oberspreewald-Lausitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia lando: Brandenburgio
Administra urbo: Senftenberg
Areo: 1 795 km²
Loĝantoj: 108 263
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 95 po km²
Aŭtokodo: OSL
Municipokodo: 12066
Komunumoj: 25
Situo ene de Brandenburgio
situo de la distrikto en Brandenburgio

La distrikto Oberspreewald-Lausitz (germane: Landkreis, nomata laŭ la regionoj supra (suda) parto de la Spree-arbaro, Spreewald, kaj Luzacio, Lausitz) situas en la sudo de la federacia lando Brandenburgio de Germanio. La urbo Senftenberg estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1 216,61 kvadrataj kilometroj fine de decembro 2022 loĝis 108 263 homoj; do meznombre 95 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Oberspreewald-Lausitz estas signita per 7.

Najbaraj distriktoj estas okcidente Elbe-Elster, norde Dahme-Spreewald, oriente Spree-Neiße. En la sudo limas la saksaj distriktoj Kamenz kaj Riesa-Großenhain. La nordsoraba nomo de la dulingva Distrikto Oberspreewald-Lausitz estas Wokrejs Gorne Błota-Łužyca.

Urbaj kaj neurbaj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Post administra reformo de la jaro 2003, kiu reduktis la nombron de memstaraj komunumoj, la distrikto ankoraŭ konsistas el 25 komunumoj, el ili 9 kun urbaj rajtoj. Laŭ oficiala komunikaĵo de 2008 tri komunumoj oficiale estas dulingvaj - en ili samrajte oficialas la germana kaj malsuprasoraba lingvoj.[1]

(inter krampoj la nombro de loĝantoj fine de decembro 2022)[2]

Urboj
¹ urbo kun membreco en komunumaro

  1. Calau (7660)
  2. Großräschen (8445)
  3. Lauchhammer (14 143)
  4. Lübbenau (Spreewald)Lubnjow (Błota) (15 726)
  5. Ortrand ¹ (2057)
  6. Ruhland ¹ (3770)
  7. Schwarzheide (5681)
  8. Senftenberg (23 405)
  9. Vetschau (Spreewald)Wětošow (Błota) (7723)

Neurbaj komunumoj sen membreco en komunumaro

  1. Schipkau (6685)

Komunumaroj kaj membraj komunumoj

1 Altdöbern (5564)

  1. Altdöbern (2447)
  2. Bronkow (555)
  3. Luckaitztal (767)
  4. Neupetershain (1209)
  5. Neu-Seeland (586)

2 Ortrand (6047)

  1. Frauendorf (696)
  2. Großkmehlen (1067)
  3. Kroppen (720)
  4. Lindenau (749)
  5. Ortrand, urbo (2057)
  6. Tettau (758)

3 Ruhland (7184)

  1. Grünewald (515)
  2. Guteborn (522)
  3. Hermsdorf (750)
  4. Hohenbocka (994)
  5. Ruhland, urbo (3770)
  6. Schwarzbach (633)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Amtsblatt für Brandenburg ("oficiala periodaĵo por Brandenburgio"), 19-a jarkolekto, n-ro 19 de la 14-a de majo 2008, paĝoj 1234 ĝis 1236 germane
  2. fonto: landa statistika oficejo, germane