Groß-Umstadt
Groß-Umstadt | ||||||
| ||||||
urbeto • urba komunumo de Germanio • komunumo | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Hesio | |||||
Distrikto | Distrikto Darmstadt-Dieburg | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 06078 | |||||
Poŝtkodo | 64823 | |||||
Aŭtomobila kodo | DA | |||||
Oficiala Municipokodo | 06432010 | |||||
LOCODE | DE ĜD | |||||
Subdivido | 9 urbopartoj (Stadtteile) | |||||
Politiko | ||||||
Adreso de la administrejo | Markt 1 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 21028 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 52′ N, 8° 56′ O (mapo)49.86839758.9289936111111Koordinatoj: 49° 52′ N, 8° 56′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 260 m | |||||
Areo | 86 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.gross-umstadt.de/ | |||||
Groß-Umstadt estas historia urbo en centra Germanio. Ĝi situas en la distrikto Darmstadt-Dieburg de distriktaro Darmstadt, en la sudo de la federacia lando Hesio, inter la urboj Darmstadt okcidente kaj Aschaffenburg oriente, kiuj ambaŭ distancas 25 kilometrojn. La regiona centro Frankfurto ĉe Majno foras 45 kilometrojn nordokcidente.
Proksimume la duono de la 21 028 loĝantoj loĝas en la urbo mem, la alia duono en pluraj historiaj urbetoj en la ĉirkaŭaĵo, kiuj estis sendependaj komunumoj ĝis la jaro 1977, sed tiam unuiĝis kun Groß-Umstadt.
Inter ili estas
La urbo estas pitoreske ĉirkaŭata de montetoj, la plej nordaj randaj montoj de la mezmontaro Odenwald, kun multaj vitejoj, kaj estas konata vina regiono (konsideriĝanta parto de la vinkultiva regiono Hessische Bergstraße).
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]La du partneraj urboj estas
Saint-Péray (Francio), ekde 1966, kaj
Santo Tirso (Portugalio), ekde 1988,
kiuj same estas karakterizataj per vina kultivado.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la urbo (en la germana)
-
Trabfakaj domoj en strato Schwanengasse -
Merkata placo -
Eksa juĝejo, nun sidejo de la urba administracio -
La historia vinejo Brücke-Ohl
|