Münster (ĉe Dieburg)
Münster | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Hesio | |||||
Distrikto | Distrikto Darmstadt-Dieburg | |||||
Urborajtoj | ||||||
Telefona antaŭkodo | 06171 (kiel Dieburg) | |||||
Poŝtkodo | 64839 | |||||
Aŭtomobila kodo | DA | |||||
Oficiala Municipokodo | 06432015 | |||||
Subdivido | 2 komunumopartoj (Ortsteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Joachim Schledt | |||||
Adreso de la administrejo | Mozartstraße 8 64839 Münster | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 14397 (stato 2021-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 55′ N, 8° 52′ O (mapo)49.9166666666678.8666666666667Koordinatoj: 49° 55′ N, 8° 52′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 137 m | |||||
Areo | 20,74 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.muenster-hessen.de/ | |||||
Münster (ĉe Dieburg) estas komunumo en centra Germanio, meze inter Darmstadt kaj Aschaffenburg. Ĝi situas en la distrikto Darmstadt-Dieburg de la distriktaro Darmstadt, en la sudo de la federacia lando Hesio, kaj ne miksendas kun la pli granda urbo Münster en Nordrejn-Vestfalio. La komunumo konsistas el la loĝlokoj Münster kaj Altheim. Fine de decembro 2021 la komunumo havis 14 397 loĝantojn. Tra la teritorio fluas la rivereto Gersprenz.
Esperanto en Münster[redakti | redakti fonton]
Dum la sepdekaj kaj okdekaj jaroj de la 20-a jarcento, en la komunumo movade aparte aktivis la esperantista paro Eki kaj Martina Woite, kiuj estis instruistoj kaj faris multajn Esperanto-kursojn por lernejanoj de la sepa ĝis deka klasoj. Neniu el tiuj geknaboj iĝis ĝisosta esperantisto, sed centoj da infanoj (la kursanoj kaj ĉiuj geamikoj) ekhavis daŭran pozitivan impreson pri la internacia lingvo.
Partneraj komunumoj[redakti | redakti fonton]
Münster havas partnerajn ligojn al la komunumoj
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
|