Distrikto Main-Taunus
| blazono | mapo |
|---|---|
| Bazaj datumoj | |
| Federacia Lando: | Hesio |
| Distriktaro: | distriktaro Darmstadt |
| Administra urbo: | Hofheim am Taunus |
| Areo: | 222 km² |
| Loĝantoj: | 242420 (fine de decembro 2022) |
| Loĝdenso: | 1027 |
| Aŭtokodo: | MTK |
| Municipokodo: | 06436 |
| Komunumoj: | 12 |
| Adreso de la distrikta administracio: |
Am Kreishaus 1–5 65719 Hofheim am Taunus |
| rete: | www.mtk.de |
| retpoŝte: | info@mtk.de |
| situo de la distrikto en Hesio | |
La distrikto Main-Taunus situas en la distriktaro Darmstadt de la germana federacia lando Hesio. La distrikto havas areon de 222 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 430838 loĝantojn. La distrikto estas parto de la ekonomia regiono Rejno-Majno, kaj rekte okcidenta najbaro de la urbo Frankfurto ĉe Majno. Domoj, stratoj kaj urbotrajnaj reloj de Frankfurto simple daŭriĝas en la teritorio de la - do laŭ karaktero "antaŭurba" - distrikto, kaj la ligoj al la Frankfurta urbocentro estas fortaj. La okcidenton de la teritorio karakterizas la arbaroriĉa mezalta montaro Taunus.
Krome najbaras norde la simile strukturita distrikto Hochtaunus, nord-okcidente la distrikto Rheingau-Taunus, okcidente la urbo Wiesbaden kaj sude la industrie strukturita distrikto Groß-Gerau. Plej granda urbo de la distrikto kaj ĝia administra centro estas la urbo Hofheim am Taunus.
Urbaj kaj neurbaj komunumoj
[redakti | redakti fonton](inter krampoj loĝantoj laŭ stato fine de decembro 2022)
|
|
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
malnova urbodomo de Hofheim -
fortikaĵo Eppstein -
nobela bieno Retters en Kelkheim -
domo Hundertwasser en Bad Soden
| ||||||