Distrikto Odenwald

El Vikipedio, la libera enciklopedio
blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto Odenwald en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia Lando: Hesio
Regiono: Distriktaro Darmstadt
Administra urbo: Erbach
Areo: 623,97 km²
Loĝantoj: 97 577
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 161
Aŭtokodo: ERB
Municipokodo: 06437
Komunumoj: 12
Adreso de la
distrikta administrejo:
Michelstädter Str. 12
64711 Erbach
rete: www.odenwaldkreis.de
Mapo
situo de la distrikto Odenwald en Hesio

La distrikto Odenwald (germane Odenwaldkreis) situas en la federacia lando Hesio de Germanio. La distrikto havas areon de 623 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 97 577 loĝantojn. La distrikto apartenas al la ekonomia regiono Rejno-Majno.

Najbaras norde la distrikto Darmstadt-Dieburg, oriente la bavara distrikto Miltenberg sudoriente la baden-virtemberga distrikto Neckar-Odenwald, sude la same baden-virtemberga distrikto Rhein-Neckar kaj sudokcidente kaj okcidente la distrikto Bergstraße. Nur iom pli ol 100 000 loĝantoj vivas sur ĝia tereno: laŭ tiu kriterio ĝi estas la plej eta distrikto de Hesio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La distrikto nur konsistigas la mezan parton de la mezmontaro Odenvalda, kiu ankaŭ etendiĝas orienten en la hesan distrikton Bergstraße, kaj orienten en Bavarion kaj Baden-Virtembergon.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La distrikto Odenwald estas la sola parto de Hesio sen rekta aliro al aŭtoŝoseo. Tial aparte gravas la federaciaj stratoj, precipe la stratoj B 38 al Darmstadt nordokcidente kaj Weinheim sudokcidente, la B 45 al Hanau, Darmstadt kaj Aschaffenburg norde kaj Eberbach sude, la B 47 al Worms okcidente kaj Amorbach oriente, kaj la B 426 al Darmstadt-Eberstadt okcidente kaj Obernburg oriente.

Fervoja linio, kiu norde-sude pasas la komunumojn Höchst, Bad König, Michelstadt kaj Erbach, ligas la distrikton sude al Eberbach, nordokcidente al Darmstadt (kaj Frankfurto-ĉe-Majno), norde al Groß-Umstadt, Babenhausen kaj Hanau.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1806 la distrikto Odenwald, en similaj limoj kiel nun, estis suverena dukejo, regata de la grafoj de Erbach. Ekde 1874 la distrikto nomiĝis "Kreis Erbach", ekde 1972 "Odenwaldkreis".

Urbaj kaj neurbaj komunumoj[redakti | redakti fonton]

(inter krampoj loĝantoj laŭ stato fine de decembro 2022)

Urboj

  1. Bad König (9951)
  2. Breuberg (7577)
  3. Erbach (13 977)
  4. Michelstadt (16 097)
  5. Oberzent (10 280)

Neurbaj komunumoj

  1. Brensbach (5013)
  2. Brombachtal (3493)
  3. Fränkisch-Crumbach (3078)
  4. Höchst i. Odw. (10 319)
  5. Lützelbach (6800)
  6. Mossautal (2475)
  7. Reichelsheim (Odenwald) (8517)

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

La distrikto havas aktivan Esperanto-klubon, kiu disponas pri kunvenejo en Michelstadt. La esperantisto Andreas Emmerich, kiu de 2001 ĝis 2007 estis la prezidanto de Germana Esperanto-Asocio, kun sia familio loĝas en Brombachtal. Interalie iniciate de li, en 2005 la Germana Esperanto-Kongreso okazis en la kuracurbo Bad König. Cetere inter la jaroj 2002 kaj 2007 ankaŭ la eksa movada motoro Thomas Pusch kun sia familio loĝis en la distrikto, en Höchst, kaj kiel kuracisto gvidis tagan klinikon por infanoj tie.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


blazono de Hesio Administra divido de Hesio
distriktaroj

distriktaro Kassel (la nordo) | distriktaro Gießen (la mezo) | distriktaro Darmstadt (la sudo)

distriktoj

Bergstraße | Darmstadt-Dieburg | Fulda | Gießen | Groß-Gerau | Hersfeld-Rotenburg | Hochtaunus | Kassel | Lahn-Dill | Limburg-Weilburg | Main-Kinzig | Main-Taunus | Marburg-Biedenkopf | Odenwald | Offenbach | Rheingau-Taunus | Schwalm-Eder | Vogelsberg | Waldeck-Frankenberg | Werra-Meißner | Wetterau

eksterdistriktaj urboj

Darmstadt | Frankfurto ĉe Majno | Kaselo | Offenbach | Wiesbaden