El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sensbachtal estas loĝloko kaj eksa komunumo en Germanio . Ĝi troviĝas en la sudo de la distrikto Odenwald , kiu havas sian nomon de la mezalta montaro Odenvaldo , en la federacia lando Hesio . Fine de la jaro 2022 la komunumo havis loĝantojn. Ekde la 1-a de januaro 2018 ĝi kun la urbo Beerfelden kaj la apudaj komunumoj Hesseneck kaj Rothenberg konsistigas la novan urban komunumon Oberzent .
Sensbachtal situas en alteco inter 300 kaj 550 metroj super la marnivelo en la suda parto de la mezalta montaro Odenvaldo kaj de la natura parko "Bergstraße-Odenwald", 10 kilometrojn norde de la urbo Eberbach kaj de la rivero Neckar .
La komunumo oriente limas al la komunumo Hesseneck , norde kaj okcidente al la urbo Beerfelden , ambaŭ same partoj de la distrikto Odenwald . Krome sude ĝi limas al la urbo Eberbach en la distrikto Rhein-Neckar de la najbara federacia lando Baden-Virtembergo . La komunuma teritorio konsistas el la vilaĝoj Hebstahl, Ober-Sensbach kaj Unter-Sensbach.