Bad König
Bad König | ||||
|
||||
![]() |
||||
---|---|---|---|---|
Federacia lando | Hesio | |||
Distriktaro | Distriktaro Darmstadt | |||
Distrikto | Distrikto Odenwald | |||
Urborajtoj | jes | |||
Koordinatoj | 49°45′N 09°01′O / 49.75°N, 9.017°OKoordinatoj: 49°45′N 09°01′O / 49.75°N, 9.017°O | |||
Alto super la marnivelo | 100 ĝis 400 m | |||
Areo | 46,73 km² | |||
Loĝantaro | 9544 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||
Telefona antaŭkodo | 06063 | |||
Poŝtkodo | 64732 | |||
Aŭtomobila kodo | ERB | |||
Oficiala Municipokodo | 06437001 | |||
Komunumestro | Uwe Veit | |||
Adreso de la administrejo | Schloßplatz 3 64732 Bad König |
|||
Oficiala retejo | http://www.badkoenig.de/ | |||
Bad König estas banloka urbo en centra Germanio. Ĝi situas en la distrikto Odenwald, kiu havas sian nomon de la mezalta montaro Odenvaldo, en la federacia lando Hesio. Fine de la jaro 2015 la komunumo havis 9544 loĝantojn.
La urbo disponas pri terma banejo kaj vasta kuracurba parko. La kunvenejo Kurhaus gastigas koncertojn kaj kongresojn, en subĉiela teatrejo somere sursceniĝas pliaj kulturaj eventoj. Apud la historia urba kastelo troviĝas inter alie modesta memorejo pri la polusa esploristo Carl Weyprecht, kiu naskiĝis en la urbeto kaj laboris precipe en Vieno.
Divido[redakti | redakti fonton]
Al la urba teritorio krom la kerna urbo apartenas la partoj
- Zell,
- Momart,
- Etzen-Gesäß,
- Fürstengrund,
- Kimbach,
- Nieder-Kinzig kaj
- Ober-Kinzig kun la vilaĝeto Gumpersberg.
Partnera urbo[redakti | redakti fonton]
Bad König havas partnerajn rilatojn kun la urbo Argentat sur Dordogne en Francio.
Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]
Dum 2005 la Germana Esperanto-Kongreso okazis en la urbo. La esperantisto Andreas Emmerich, gvidanto de la distrikta Esperanto-klubo kaj de 2001 ĝis 2007 prezidanto de Germana Esperanto-Asocio (GEA), poste vicprezidanto, loĝas en la komunumo Brombachtal en distanco de nur 6 kilometroj sudokcidente, kaj inter la jaroj 2002 kaj 2007 la esperantistoj Thomas Pusch kaj Remi Rudaitytė loĝis en Höchst im Odenwald en distanco de nur 8 kilometroj norde.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
|