Höchst im Odenwald
![]() |
Tiu ĉi artikolo temas pri la komunumo Höchst en la distrikto Odenwald de suda Hesio. Krome ekzistas samnoma urboparto Höchst de Frankfurto-ĉe-Majno, kaj pluraj kromaj signifoj de la vorto. |
Höchst im Odenwald | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Hesio | |||||
Distriktaro | Distriktaro Darmstadt | |||||
Distrikto | Distrikto Odenwald | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 06163 | |||||
Poŝtkodo | 64739 | |||||
Aŭtomobila kodo | ERB | |||||
Oficiala Municipokodo | 06437009 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Reiner Guth | |||||
Adreso de la administrejo | Montmelianer Platz 4 64739 Höchst im Odenwald | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 10165 (stato 2021-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 48′ N, 9° 0′ O (mapo)49.7991666666678.9941666666667Koordinatoj: 49° 48′ N, 9° 0′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 177 m | |||||
Areo | 30,51 km² | |||||
Oficiala retejo | http://www.hoechst-i-odw.de | |||||
Höchst estas komunumo en centra Germanio. Ĝi situas en la distrikto Odenwald, en federacia lando Hesio. La komunumon pasas la federacia strato B 45 inter Hanau norde kaj Eberbach sude, kaj ankaŭ la federacia strato B 426 inter Darmstadt okcidente kaj Obernburg, Miltenberg kaj Aschaffenburg oriente. Fine de la jaro 2021 Höchst im Odenwald havis 10 165 loĝantojn.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Situo[redakti | redakti fonton]
Höchst situas en la nordo de la mezmontaro Odenwald inter 175 kaj 400 metroj da alteco super marnivelo en la valo de la rivereto Mümling, kiu venas de sudo kaj fluas nord-orienten.
Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]
Nord-okcidente limas la urbo Groß-Umstadt (distrikto Darmstadt-Dieburg), nord-oriente la urbo Breuberg, oriente la komunumo Lützelbach, sude la urbo Bad König, sud-okcidente la komumumo Brensbach kaj okcidente la komunumo Otzberg (distrikto Darmstadt-Dieburg).
Divido[redakti | redakti fonton]
Al la komunumo apartenas krom la ĉefa loĝloko Höchst la vilaĝoj Hetschbach [HEĈbaĥ] norde, Dusenbach [DUznbaĥ] oriente, Mümling-Grumbach [MIMling-GRUMbaĥ] kaj Forstel [FORstl] sude, Pfirschbach [PFIRŜbaĥ], Annelsbach [ANlsbaĥ], Hassenroth [HAsnro:t] kaj Hummetroth [HUmetro:t] okcidente.
Historio[redakti | redakti fonton]
La teritorio de Höchst, kiel aliaj lokoj en valo de la rivereto Mümling, estis daŭre enloĝata plej malfrue ekde la ŝtonepoko. Multaj arkeologiaj trovoj el tiu kaj la postaj epokoj keltaj kaj romiaj pruvas la historian evoluon. Apud la vilaĝo Hummetroth ekzistas ruino de romia 'vilao kampara' (latine villa rustica) el la 2-a jarcento post Kristo, kiu viziteblas kaj ankoraŭ esploratas.
La unua skriba mencio de la komunumo devenas el la jaro 1156. Dum la mezepoko interalie la kavaliroj de Breuberg (kies fortikaĵo troviĝas 4 kilometrojn nordoriente de la centro de Höchst laŭlonge de la rivereto Mümling), la grafoj de Wertheim, la kavaliroj de Eppstein kaj la grafoj de Erbach. Fine de la Tridekjara Milito, dum 1648, la komunumo preskaŭ ne plu havas loĝantojn kaj novaj civitanoj venas nur tre malrapide.
Dum 1969 la ĝis tiam sendependa komunumo Annelsbach aliĝas al la komunumo, dum 1971 sekvas Forstel, Hummetroth, Pfirschbach, Hassenroth, Mümling-Grumbach, Hetschbach kaj Dusenbach.
Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]
La komunumo havas partnerajn rilatojn al
Montmélian en Savojo (Francio) kaj
Bělotín en Ĉeĥio.
Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]
Inter la jaroj 2002 kaj 2007 la esperantistoj Thomas Pusch kaj Remi Rudaitytė loĝis en Höchst. Ilia dua filo hejme naskiĝis en la komunumo kaj estis aparte bonvenigita de la komunumestro, mem naskiĝinta en Höchst, kiu informis ke la bebo estis la unua naskiĝinto en la komunumo post pli ol jardeko - preskaŭ ĉiuj komunumaj infanoj naskiĝas eksterkomunume en ĉirkaŭaj hospitaloj aŭ alternativaj akuŝejoj.
En 1992/1993 en Höchst okazis la 9-a Internacia Festivalo.
Pliaj konataj komunumanoj[redakti | redakti fonton]
- Timo Boll, tablotenisisto
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- paĝo de la urbo, germanlingva
- paĝo de la Esperanto-Klubo Odenwald Arkivigite je 2014-01-23 per la retarkivo Wayback Machine
|