Höchst
Etoso
La nomo Höchst povas aludi al
- Frankfurt-Höchst, eksa memstara urbo en Germanio borde de la rivero Majno, ekde la jaro 1928 urboparto de Frankfurto-ĉe-Majno, kaj lige al tio ankaŭ
- la urba distrikto Höchst de Frankfurto-ĉe-Majno, "okcidento de Frankfurto", kiu reprezentas 120.000 frankfurtanojn
- la kemia kaj farmacia konzerno "Hoechst AG", kiu produktis inter la jaroj 1863 kaj 1999 kaj originas en Frankfurt-Höchst
- la "manufakturo pri porcelano Höchst" el la 18-a jarcento, germane nomata Höchster Porzellanmanufaktur,
- la germania distrikto Main-Taunus, kiu ĝis 1987 nomiĝis "distrikto Höchst"
- Höchst im Odenwald, komunumo en suda Hesio, Germanio
- la komunumo Höchst en Vorarlbergo, Aŭstrio
- la teritorio Höchster Mark ĉe la Bodenlago
- 444 metrojn alta monto en la montaro Westerwald, proksime de Hirschberg (distrikto Rejno-Lahn)
- kaj plurajn loĝlokojn, kiuj estas parto de pli grandaj komunumoj.
Krome Höchst estas la familia nomo interalie de la sekvaj personoj:
- Josef Höchst (1907–1996), germana politikisto (CDU).
- Siegfried Höchst (1939–1991?), germana verkisto, reĝisoro kaj pedagogo