Emilo de Hesio-Darmstadt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emilo de Hesio-Darmstadt
princo de Hesio-Darmstadt
Princo Emilo en generala uniformo
Princo Emilo en generala uniformo
Persona informo
Naskiĝo 3-an de septembro 1790 (1790-09-03)
en Darmstadt
Morto 30-an de aprilo 1856 (1856-04-30) (65-jaraĝa)
en Baden-Baden
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Hesio-DarmstadtAŭstra imperio vd
Familio
Dinastio Hesia dinastio
Patro Ludoviko la 1-a, grandduko de Hesio-Darmstadt vd
Patrino Princess Louise of Hesse-Darmstadt vd
Gefratoj Prince Frederick of Hesse-Darmstadt • Prince Georg of Hesse-Darmstadt • Princess Luise of Hesse-Darmstadt • Louis II, Grand Duke of Hesse vd
Profesio
Okupo politikistooficiro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Emilo de Hesio-Darmstadt, formale Emilo de Hesio kaj ĉe Rejno, germane Emil (fakte Aemilianus) Maximilian Leopold von Hessen und bei Rhein (naskiĝis la 3-an de septembro 1790 en Darmstadt, mortis la 30-an de aprilo 1856 en Baden-Baden) estis princo de la grandduklando Hesio-Darmstadt.

Li estis la kvara filo de la grandduko Ludoviko la 1-a de Hesio-Darmstadt kaj de ties edzino Luise Henriette Karoline. Lia frato Ludoviko post morto de la patro iĝis la grandduko Ludoviko la 2-a de Hesio-Darmstadt.

Armea kariero[redakti | redakti fonton]

Malsame ol la fratoj, Emilo ne celis komandi branĉon de eksterlanda armeo, sed karieris ene de la malgranda armeo de Hesio. Dum la napoleonaj militoj komence de la 19-a jarcento li ekde la jaro 1809 havis diversajn poziciojn, kaj estis aprezata aliancano de Napoleono. En la batalo de Leipzig li komandis la Hesian Brigadon en la armea korpuso de marŝalo Jacques MacDonald.

En 1830 li heredis palacon kaj ĉirkaŭan parkon en la suda urbocentro de Darmstadt, kiuj ĝis nun ekzistas je la nomoj Prinz-Emil-Garten ("ĝardeno princo Emilo") kaj Prinz-Emil-Schlösschen ("kasteleto princo Emilo"), kaj estas populara kunvenejo kaj promenejo de la urbanoj.

la parko
parka flanko de la palaco

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dieter Schäfer: Prinz Emil von Hessen-Darmstadt in der deutschen Revolution ("princo de Hesio-Darmstadt kaj la germana revolucio"). Selbstverlag der Hessischen Historischen Kommission, 1954
  • Manfred Knodt: Die Regenten von Hessen-Darmstadt ("la regantoj de Hesio-Darmstadt"). Eldonejo Schlapp, Darmstadt 1989, ISBN 3-87704-004-7, paĝoj 80–82
  • Jochen Lengemann: MdL Hessen 1808–1996. Biographischer Index ("biografia indico de la parlamentanoj de Hesio 1808–1996"). Eldonejo Elwert, Marburg 1996, ISBN 3-7708-1071-6, S. 181