Hesia dinastio
Hesia dinastio | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
![]() | ||
Blazono | ||
Devena nomo | Hessen | |
Apero | 1264 [#] | |
Fino | 1918 [#] | |
Lando | Germana Regno [#] | |
Religio | luteranismo | |
Dinastiaj rilatoj | ||
Fondinto | Henriko la 1-a, landgrafo de Hesio [#] | |
Branĉo de | Brabanta dinastio (Reginaroj) [#] | |
Branĉoj | Hesio-Kaselo • Landgraviate of Hesse-Darmstadt • Domo de Battenberg [#] | |
Regadoj | ||
Landgrafoj/granddukoj de Hesio-Darmstadt ![]() | ||
Dum | ĝis 1918 | |
Sekvanto | respubliko | |
Landgrafoj/princoj-elektistoj de Hesio-Kaselo ![]() | ||
Dum | ĝis 1866 | |
Sekvanto | aneksita de Prusio | |
Reĝoj de Svedio ![]() | ||
Branĉo Hesio-Kaselo | ||
Dum | 1720–1751 | |
Antaŭulo | Vitelsbaĥoj | |
Sekvanto | Holstein-Gottorp | |
Reĝo de Finnlando ![]() | ||
Dum | proponita por 1918, sed neniam realigita | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
La Hesia dinastio aŭ Hesuja dinastio, germane Haus Hessen, estas malnova germana dinastio, kiu regis en la iama landgraflando Hesio kaj ties postsekvaj ŝtatoj, laste kiel princoj-elektistoj en Hesio-Kaselo ĝis 1866 kaj kiel granddukoj en Hesio-Darmstadt ĝis 1918. De 1720 ĝis 1751 landgrafo Frederiko de Hesio-Kaselo estis ankaŭ reĝo de Svedio.
La du plej gravaj branĉoj de la dinastio estis Hesio-Kaselo kaj Hesio-Darmstadt. En 1968 ambaŭ branĉoj reunuiĝis al ununura hesia dinastio (kvankam ne plu reganta).
En 1918 princo Frederiko Karolo de Hesio estis elektita de la germanema registaro de Finnlando por la planita posteno de reĝo de Finnlando, sed li neniam ekregis, kaj Finnlando iĝis respubliko.