Listo de svedaj reĝoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Kronologia listo de reĝoj de Svedio.

Tiu ĉi listo estas tre nekompleta. Kompleta listo de svedaj regantoj streĉiĝas pli ol 1000 jarojn, de la vikinga tempo ĝis hodiaŭ, kaj estas trovebla, ekzemple, en la koresponda paĝo de la svedlingva Vikipedio.

La Sverkera kaj Erika dinastio (nekomplete)[redakti | redakti fonton]

Dum la periodo inter ĉirkaŭ 1130 kaj 1250 Svedio estis reĝita ĉefe de membroj de la dinastioj Sverkerska ätten kaj Erikska ätten – rekte tradukite Sverkera dinastio kaj Erika dinastio – kiuj estas nomitaj laŭ la unuaj reĝoj de tiuj dinastioj. Kiam naskiĝdatoj mankas en la listo, tio estas ĉar oni ne scias kiam la personoj estis naskiĝintaj.

      La Sverkera dinastio
      La Erika dinastio
      La dinastio de Stenkil (proksime Stenŝil)

  • Sverker den äldre (tradukite Sverkero la pliaĝa), reĝis inter ĉirkaŭ 1130 kaj laŭ la Västgöta-leĝo la 25-a decembro 1156, kiam li laŭ tiu fonto estis mortigita.
  • Erik den helige (t. Eriko la sanktaSankta Eriko), iĝis reĝo ĉ. 1156 ĉe la morto de Sverker, kaj regis al sia morto en ĉ. 1160, kiam li estis mortigita de Magnus Henriksson en Östra Aros, kiu nun estas Upsalo, en Uppland.
  • Magnus Henriksson (Henriksson tiam signifis filo de Henrik[komentoj 1]), reĝis de la morto de Eriko la sankta ĉ. 1160, al 1161 kiam li estis mortigita de Karl Sverkersson ĉe Örebro. Magnus estis filo al la dana reĝidiĉo Henrik Skadelår kaj Ingrid, nepino de la sveda reĝo Inge la pliaĝa.
  • Karl Sverkersson (reĝado 1161–1167), iĝis reĝo post la mortigo de Magnus en 1161 kaj reĝis al sia morto en la 12-a aprilo 1167, kiam li estis mortigita de Knut Eriksson sur la islando Visingsö, kiu tiam estis regpova centro, en Östergötland. Karl naskiĝis en la 1130-aj jaroj kaj estis filo de Sverkero la pliaĝa kaj Ulvhild Håkansdotter.
  • Knut Eriksson (reĝado 1167–1195 aŭ 1196), en la frua periodo ne reĝis en Östergötland. Knut naskiĝis antaŭ 1150, kaj estis filo de Eriko la sankta kaj Kristina Björnsdotter. Li mortis en 1195 aŭ 1196 en la reĝejeto de Eriksberg en Västergötland.
Samtempe kun la frua reĝado de Knut, Kol kaj Burislev (kunreĝado 1167–ĉ. fruaj 1170-aj jaroj) estis reĝoj de Svedio en Östergötland. Ili eble estis nepoj de Sverker la pliaĝa tra lia filo Johan. Ili mortis antaŭ la frua 1170-aj jaroj, laŭ kelkaj fontoj iu en batalo kun Knut.

Antaŭ 1448 (nekomplete)[redakti | redakti fonton]

Reĝoj de Svedio dum la Kalmara unio[redakti | redakti fonton]

Nomo Regado Danio Regado Norvegio Regado Svedio Rimarkoj
La reĝlandoj Danio, Norvegio kaj Svedio estis unuigitaj en la Kalmara unio.
Margareta la 1-a 1387 / 1388 / 1389 – 1412 Regentino
Eriko de Pomerio 1412 – 1439 / 1442 / 1439 Dinastio Grifoj. Pranevo de la antaŭa.
Kristoforo de Bavario 1439 / 1441 / 1442 – 1448 Dinastio Vitelsbaĥoj. Nevo de la antaŭa.
Karl Knutsson 1449–1450 1448–1470 Dinastio Bonde. Karolo la 1-a en Norvegio. Ankaŭ reĝo de Svedio en 1436 kaj 1438-1440, kaj ne reĝo dum 1457–1464 kaj 1465–67. Ankaŭ konata per la (historie nekorekta) nomo "Karolo la 8-a de Svedio".
Kristiano la 1-a 1448 / 1450 – 1481 1457–1464 Oldenburga dinastio
Johano la 1-a 1481–1513 1497–1501 Oldenburga dinastio. Filo de la antaŭa
Kristiano la 2-a 1513–1523 1520–1521 Oldenburga dinastio. Filo de la antaŭa. Lia posteulo estis Frederiko la 1-a por Danio-Norvegio kaj Gustavo Vasa por Svedio.

Reĝoj de Svedio ekde Gustavo Vasa[redakti | redakti fonton]

Nomo Jaroj Rimarkoj
Dinastio Vasa
Gustavo Vasa 15231560
Eriko la 14-a 15601568
Johano la 3-a 15681592
Sigismondo 15921599 Ankaŭ reĝo de Pollando
Karolo la 9-a 16041611 Regis ekde 1599 kiel "duko Karolo",
Gustavo la 2-a Adolfo 16111632 Mortis en la Tridekjara milito
Kristina 16321654 Reĝino
Dinastio Palatinato (Vitelsbaĥoj)
Karolo la 10-a Gustavo 16541660
Karolo la 11-a 16601697
Karolo la 12-a 16971718
Ulrika Eleonora 17181720 Reĝino
Dinastio Hessen-Kassel
Frederiko 17201751
Dinastio Holstein-Gottorp
Adolfo Frederiko 17511771
Gustavo la 3-a 17711792 Murdita dum maskobalo
Gustavo la 4-a Adolfo 17921809
Karolo la 13-a 18091818 Ekde 1814 unio Svedio-Norvegio.
Lasta reĝo de dinastio Holstein-Gottorp
Dinastio Bernadotte
Dum la tempo de la unio Svedio-Norvegio, 18141905, la reĝo de Svedio estis samtempe ankaŭ reĝo de Norvegio.
Karolo la 14-a Johano 1818–1844 Unua reĝo de dinastio Bernadotte
Oskaro la 1-a 1844–1859
Karolo la 15-a 1859–1872
Oskaro la 2-a 1872–1907 Ĝis 1905 unio Svedio-Norvegio
Gustavo la 5-a 1907–1950
Gustavo la 6-a Adolfo 1950–1973
Karolo la 16-a Gustavo 1973–

Komentoj[redakti | redakti fonton]

  1. Henriksson ankoraŭ lingve signifas “filo de Henrik”, sed tiam vere signifis ke li estis filo de Henrik. Nuntempe nordianoj havas similajn familinomoj, kiu funkcias kiel heredaj nomoj kaj ĝenerale ne plu signifas ke la patro havas tiun nomon, krom en Islando.