Gustavo la 5-a (Svedio)
Gustavo la 5-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de Svedio ![]() | |||||
![]() | |||||
Regado | 1907–1950 | ||||
Antaŭulo | Oskaro la 2-a | ||||
Sekvanto | Gustavo la 6-a Adolfo | ||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Gustaf V | |||||
Naskonomo | Oscar Gustav Adolf Bernadotte | ||||
Naskiĝo | la 16-an de junio 1858 en Kastelo Drottningholm apud Stokholmo, ![]() | ||||
Morto | la 29-an de oktobro 1950 en Kastelo Drottningholm apud Stokholmo, ![]() | ||||
Mortis pro | gripo [#] | ||||
Tombo | Riddarholm-preĝejo, Stokholmo [#] | ||||
Religio | Luteranismo (Eklezio de Svedio) | ||||
Motto | Med folket för fosterlandet Kun la popolo por la patrujo | ||||
Lingvoj | sveda [#] | ||||
Ŝtataneco | Svedio [#] | ||||
Alma mater | Universitato de Upsalo [#] | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Bernadotte | ||||
Patro | Oskaro la 2-a [#] | ||||
Patrino | Sofio de Nasaŭo [#] | ||||
Gefratoj | Prince Oscar Bernadotte • Karlo de Svedio • Eŭgeno de Svedio [#] | ||||
Edz(in)o | Victoria av Baden | ||||
Infanoj | Gustavo la 6-a Adolfo, Wilhelm, Erik | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko • aristokrato • tenisisto [#] | ||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gustavo la 5-a, svede Gustaf V (1858-1950), estis reĝo de Svedio ekde 1907 ĝis sia morto, la kvina reganto el la dinastio Bernadotte.
Li estis filo de Oskaro la 2-a kaj reĝino Sofia, pranepo de Karolo la 14-a Johano kaj praavo de Karolo la 16-a Gustavo, la nuna reĝo kaj ŝtatestro de Svedio.
La reĝotempo de Gustavo estis 43 jarojn longa (la due plej longa en la sveda historio), kaj entenis kaj la Unuan kaj Duan Mondmiliton. Dum ambaŭ mondmilitoj Svedio restis neŭtrala.
Gustavo la 5-a estis la lasta reĝo de Svedio kiu havis veran politikan povon. Dum sia reĝotempo li estis devigita akcepti parlamentismon kaj konstitucian monarĥion, kie la reĝo havas ĉefe nur simbolan funkcion.
Private Gustavo la 5-a interesiĝis pri muziko, arto kaj sporto, kaj estis internacie konata teniso-ludanto sub la pseŭdonimo "Mr. G.".
|