Oskaro la 1-a (Svedio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Oskaro la 1-a
Reĝo de Svedio kaj Norvegio Union Jack of Sweden and Norway (1844-1905).svg
Oscar I of Sweden.jpg
Regado 18441859
Antaŭulo Karolo la 14-a (la 3-a) Johano
Sekvanto Karolo la 15-a (la 4-a)
Persona informo
Naskiĝo la 4-an de julio 1799
en Parizo
Morto la 8-an de julio 1859
en Stokholmo
Tombo Riddarholm Church [#]
Religio Luteranismo (Eklezio de Svedio)
Alma mater Universitato de UpsaloGimnazio Louis-le-Grand [#]
Familio
Dinastio Bernadotte
Patro Karolo la 14-a Johano [#]
Patrino Désirée Clary [#]
Edzino Josefina av Leuchtenberg
Idoj Karolo la 15-a (la 4-a), Gustaf, Oskaro la 2-a, Eugénie, August
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Oskaro la 1-a, svede Oscar I, (naskiĝis la 4-an de julio 1799, mortis la 8-an de julio 1859) estis reĝo de la unio Svedio-Norvegio de 1844 ĝis sia morto.

Oskaro estis la sola filo de Karolo la 14-a / la 3-a, la iama franca marŝalo Bernadotte. Post ties morto li ekoficis kiel reĝo de Svedio kaj Norvegio. Li realigis plurajn liberalajn reformojn kaj akceptis liberalulojn en la Ŝtatan Konsilion. En eksterlanda politiko li forlasis la por-Rusian politikon de sia patro kaj proksimiĝis al Britio. Li subtenis Danion en milito (1848–1851) kontraŭ Prusio kaj la Germana Federacio. Lia sano malboniĝis, kaj en 1857 li transdonis la regadon al sia filo Karolo la 15-a / la 4-a.